esperanto 1Peter:5:1-11 SEEK
Seeker Overlay ON
*
La presbiterojn do inter vi mi admonas ,
estante kunpresbitero kaj atestanto de la suferoj de Kristo kaj partoprenanto en la malkasxota gloro :
*
Pasxtu la gregon de Dio cxe vi ,
direktante gxin ,
ne devige ,
sed volonte ,
laux Dio ;
ne pro avideco ,
sed bonvole ;
*
ne kvazaux sinjorante super la heredo ,
sed farigxante ekzemploj al la grego .
*
Kaj kiam elmontrigxos la CXefpasxtisto ,
vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro .
*
Tiel same ,
vi plijunuloj ,
submetu vin al la pliagxuloj .
Tial ankaux vi cxiuj submetu vin unu al la alia ,
kaj zonu vin per humileco ;
cxar Dio kontrauxstaras al la fieruloj ,
sed al la humiluloj donas gracon .
*
Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio ,
por ke Li altigu vin gxustatempe ;
*
surjxetante sur Lin cxian vian zorgon ,
cxar Li zorgas pri vi .
*
Estu sobraj ,
vigladu ;
via kontrauxulo ,
la diablo ,
kiel leono blekeganta cxirkauxiras ,
sercxante ,
kiun li povos forgluti ;
*
lin rezistu ,
konstantaj en la fido ,
sciante ,
ke la samaj suferoj plenumigxas en via frataro en la mondo .
*
Kaj la Dio de cxia graco ,
kiu vin alvokis al Sia eterna gloro en Kristo ,
mem perfektigos ,
firmigos ,
plifortigos vin ne longe suferintajn .
*
Al Li estu la potenco por cxiam kaj eterne .
Amen .