esperanto 1Peter:5:1-11
esperanto@1Peter:5:1 @ La presbiterojn do inter vi mi admonas, estante kunpresbitero kaj atestanto de la suferoj de Kristo kaj partoprenanto en la malkasxota gloro:
esperanto@1Peter:5:2 @ Pasxtu la gregon de Dio cxe vi, direktante gxin, ne devige, sed volonte, laux Dio; ne pro avideco, sed bonvole;
esperanto@1Peter:5:3 @ ne kvazaux sinjorante super la heredo, sed farigxante ekzemploj al la grego.
esperanto@1Peter:5:4 @ Kaj kiam elmontrigxos la CXefpasxtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.
esperanto@1Peter:5:5 @ Tiel same, vi plijunuloj, submetu vin al la pliagxuloj. Tial ankaux vi cxiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; cxar Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon.
esperanto@1Peter:5:6 @ Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin gxustatempe;
esperanto@1Peter:5:7 @ surjxetante sur Lin cxian vian zorgon, cxar Li zorgas pri vi.
esperanto@1Peter:5:8 @ Estu sobraj, vigladu; via kontrauxulo, la diablo, kiel leono blekeganta cxirkauxiras, sercxante, kiun li povos forgluti;
esperanto@1Peter:5:9 @ lin rezistu, konstantaj en la fido, sciante, ke la samaj suferoj plenumigxas en via frataro en la mondo.
esperanto@1Peter:5:10 @ Kaj la Dio de cxia graco, kiu vin alvokis al Sia eterna gloro en Kristo, mem perfektigos, firmigos, plifortigos vin ne longe suferintajn.
esperanto@1Peter:5:11 @ Al Li estu la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.