esperanto 1Samuel:23:1-6 SEEK
Seeker Overlay ON
*
Oni raportis al David la sciigon:Jen la Filisxtoj militas kontraux Keila kaj prirabas la drasxejojn .
*
Tiam David demandis la Eternulon ,
dirante:CXu mi iru kaj frapu tiujn Filisxtojn ?
Kaj la Eternulo diris al David:Iru kaj frapu la Filisxtojn ,
kaj savu Keilan .
*
Sed la viroj de David diris al li:Jen cxi tie en Judujo ni timas ;
kiel do estos ,
kiam ni iros al Keila ,
al la tacxmentoj de la Filisxtoj ?
*
Tiam David denove demandis la Eternulon ,
kaj la Eternulo respondis al li ,
dirante:Levigxu ,
iru al Keila ,
cxar Mi transdonos la Filisxtojn en viajn manojn .
*
Kaj David kun siaj viroj iris al Keila kaj batalis kontraux la Filisxtoj kaj forpelis iliajn brutojn kaj frapis ilin per granda frapo ;
tiamaniere David savis la logxantojn de Keila .
*
Kiam Ebjatar ,
filo de Ahximelehx ,
forkuris al David en Keilan ,
li kunportis kun si efodon .