esperanto 2Corinthians:8:16-9 SEEK
Seeker Overlay ON
*
Sed danko estu al Dio ,
kiu metas en la koron de Tito la saman zorgon pri vi .
*
CXar li ja akceptis la instigon ;
sed estante mem tre fervora ,
li ekiris al vi memvole .
*
Kaj ni sendis kune kun li la fraton ,
kies lauxdo en la evangelio disvastigxas tra cxiuj eklezioj ;
*
kaj krom tio ,
li ankaux estis elektita de la eklezioj ,
por vojagxadi kune kun ni rilate al cxi tiu graco ,
kiun ni administradas al la gloro de la Sinjoro ,
kaj por elmontri nian volontecon ,
*
evitante tion ,
ke iu riprocxus nin rilate al cxi tiu monhelpo ,
kiun ni administras ;
*
cxar ni celas aferojn konvenajn ne nur antaux la Sinjoro ,
sed ankaux antaux homoj .
*
Kaj ni sendis kune kun ili nian fraton ,
kiun ni ofte pruvis fervora en multaj aferoj ,
sed nun multe pli fervora pro la granda fido ,
kiun li havas al vi .
*
Se iu demandas pri Tito ,
li estas mia kunulo kaj mia kunlaboranto rilate al vi ;
se pri niaj fratoj ,
ili estas apostoloj de eklezioj ,
la gloro de Kristo .
*
Vi do elmontru al ili antaux la eklezioj la pruvon de via amo kaj de nia fanfaronado pro vi .