esperanto 2Kings:25:1-26 SEEK
Seeker Overlay ON
*
En la nauxa jaro de lia regxado ,
en la deka monato ,
en la deka tago de la monato ,
venis Nebukadnecar ,
regxo de Babel ,
li kaj lia tuta militistaro ,
kontraux Jerusalemon ,
kaj eksiegxis gxin ,
kaj oni konstruis cxirkaux gxi bastionojn .
*
Kaj la urbo restis siegxata gxis la dek-unua jaro de la regxo Cidkija .
*
En la nauxa tago de la kvara monato ,
kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo ,
ke la popolo de la lando ne havis panon ,
*
tiam oni faris enrompon en la urbon ;
kaj cxiuj militistoj forkuris en la nokto laux la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la gxardeno de la regxo ,
kaj foriris laux la vojo al la stepo .
Kaj la HXaldeoj staris cxirkaux la urbo .
*
Kaj la militistaro de la HXaldeoj postkuris la regxon kaj kuratingis lin sur la stepo de Jerihxo ,
kaj lia tuta militistaro diskuris for de li .
*
Kaj ili kaptis la regxon kaj forkondukis lin al la regxo de Babel en Riblan ,
kaj oni faris pri li jugxon .
*
La filojn de Cidkija oni bucxis antaux liaj okuloj ,
kaj al Cidkija oni blindigis liajn okulojn ,
kaj oni ligis lin per kupraj katenoj kaj forkondukis lin en Babelon .
*
En la kvina monato ,
en la sepa tago de la monato ,
tio estas en la dek -
nauxa jaro de la regxo Nebukadnecar ,
regxo de Babel ,
venis Nebuzaradan ,
estro de la korpogardistoj ,
servanto de la regxo de Babel ,
en Jerusalemon .
*
Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la regxo kaj cxiujn domojn de Jerusalem ;
cxiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro .
*
Kaj la muregojn de Jerusalem cxirkauxe detruis la tuta militistaro de la HXaldeoj ,
kiu estis kun la estro de la korpogardistoj .
*
La ceteran popolon ,
kiu restis en la urbo ,
kaj la transkurintojn ,
kiuj transkuris al la regxo de Babel ,
kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan ,
la estro de la korpogardistoj .
*
Sed iom el la malricxuloj de la lando la estro de la korpogardistoj restigis ,
ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj .
*
La kuprajn kolonojn ,
kiuj estis en la domo de la Eternulo ,
kaj la bazajxojn kaj la kupran maron ,
kiuj estis en la domo de la Eternulo ,
la HXaldeoj disrompis kaj forportis ilian kupron en Babelon .
*
Kaj la potojn kaj la sxovelilojn kaj la trancxilojn kaj la kulerojn kaj cxiujn kuprajn vazojn ,
kiuj estis uzataj cxe la servado ,
ili forprenis .
*
Kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn ,
kiuj estis aux el oro aux el argxento ,
prenis la estro de la korpogardistoj .
*
Koncerne la du kolonojn ,
la unu maron ,
kaj la bazajxojn ,
kiujn faris Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto de la kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla .
*
La alton de dek ok ulnoj havis unu kolono ;
la kapitelo sur gxi estis kupra ,
kaj la alto de la kapitelo estis tri ulnoj ,
kaj cxirkaux la kapitelo estis kradajxo kaj granatoj ,
cxio el kupro ;
tiel same estis cxe la dua kolono ,
ankaux kun kradajxo .
*
Kaj la estro de la korpogardistoj prenis la cxefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn .
*
Kaj el la urbo li prenis unu korteganon ,
kiu estis super la militistoj ,
kaj kvin virojn el la adjutantoj de la regxo ,
kiuj trovigxis en la urbo ,
kaj la skribiston de la militestro ,
kiu enregistradis la militistojn el la popolo de la lando ,
kaj sesdek homojn el la popolo de la lando ,
kiuj trovigxis en la urbo .
*
Ilin prenis Nebuzaradan ,
la estro de la korpogardistoj ,
kaj forkondukis al la regxo de Babel en Riblan .
*
Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla ,
en la lando HXamat .
Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando .
*
Super la popolo ,
kiu restis en la Juda lando kaj kiun restigis Nebukadnecar ,
regxo de Babel ,
li estrigis super ili Gedaljan ,
filon de Ahxikam ,
filo de SXafan .
*
Kiam cxiuj militestroj ,
ili kaj iliaj homoj ,
auxdis ,
ke la regxo de Babel estrigis Gedaljan ,
ili venis al Gedalja en Micpan ,
nome:Isxmael ,
filo de Netanja ,
kaj Johxanan ,
filo de Kareahx ,
kaj Seraja ,
filo de Tanhxumet ,
Netofaano ,
kaj Jaazanja ,
filo de Maahxatano ,
ili kaj iliaj homoj .
*
Kaj Gedalja jxuris al ili kaj al iliaj homoj ,
kaj diris al ili:Ne timu esti subuloj de la HXaldeoj ;
logxu en la lando kaj servu al la regxo de Babel ,
kaj estos al vi bone .
*
Sed en la sepa monato venis Isxmael ,
filo de Netanja ,
filo de Elisxama ,
el la regxa idaro ,
kune kun dek viroj ,
kaj ili frapis Gedaljan ,
kaj li mortis ,
ankaux la Judojn kaj la HXaldeojn ,
kiuj estis kun li en Micpa .
*
Tiam levigxis la tuta popolo ,
de la malgrandaj gxis la grandaj ,
kaj ankaux la militestroj ,
kaj ili foriris en Egiptujon ,
cxar ili timis la HXaldeojn .