esperanto 2Peter:1:3-11 SEEK
Seeker Overlay ON
*
pro tio ,
ke lia Dia povo donacis al ni cxion rilatantan al vivo kaj pieco ,
per la scio de tiu ,
kiu nin vokis per sia propra gloro kaj virto ;
*
per kiuj li donacis al ni la promesojn karegajn kaj tre grandajn ;
por ke per ili vi farigxu partoprenantoj en Dia naturo ,
forsavigxinte el la putreco ,
kiu estas en la mondo per voluptemo .
*
Kaj pro tiu sama kauxzo viaflanke aplikante cxian diligentecon ,
en via fido aldonu virton ;
kaj en virto scion ;
*
kaj en scio sinregadon ;
kaj en sinregado paciencon ;
kaj en pacienco piecon ;
*
kaj en pieco fratamikecon ,
kaj en fratamikeco amon .
*
CXar tiuj ecoj ,
se cxe vi ili trovigxas kaj abundas ,
faras vin nek mallaboremaj nek senfruktaj en la scio de nia Sinjoro Jesuo Kristo .
*
CXar tiu ,
al kiu mankas tiuj ecoj ,
estas blinda ,
miopa ,
forgesinte la forpurigon el siaj antauxaj pekoj .
*
Sekve ,
fratoj ,
pli diligente klopodu ,
por certigi vian vokon kaj elekton ;
cxar farante tion ,
vi neniam falpusxigxos ;
*
cxar tiel al vi estos ricxe provizita la eniro en la eternan regnon de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo .