esperanto 2Peter:1:3-11
esperanto@2Peter:1:3 @ pro tio, ke lia Dia povo donacis al ni cxion rilatantan al vivo kaj pieco, per la scio de tiu, kiu nin vokis per sia propra gloro kaj virto;
esperanto@2Peter:1:4 @ per kiuj li donacis al ni la promesojn karegajn kaj tre grandajn; por ke per ili vi farigxu partoprenantoj en Dia naturo, forsavigxinte el la putreco, kiu estas en la mondo per voluptemo.
esperanto@2Peter:1:5 @ Kaj pro tiu sama kauxzo viaflanke aplikante cxian diligentecon, en via fido aldonu virton; kaj en virto scion;
esperanto@2Peter:1:6 @ kaj en scio sinregadon; kaj en sinregado paciencon; kaj en pacienco piecon;
esperanto@2Peter:1:7 @ kaj en pieco fratamikecon, kaj en fratamikeco amon.
esperanto@2Peter:1:8 @ CXar tiuj ecoj, se cxe vi ili trovigxas kaj abundas, faras vin nek mallaboremaj nek senfruktaj en la scio de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
esperanto@2Peter:1:9 @ CXar tiu, al kiu mankas tiuj ecoj, estas blinda, miopa, forgesinte la forpurigon el siaj antauxaj pekoj.
esperanto@2Peter:1:10 @ Sekve, fratoj, pli diligente klopodu, por certigi vian vokon kaj elekton; cxar farante tion, vi neniam falpusxigxos;
esperanto@2Peter:1:11 @ cxar tiel al vi estos ricxe provizita la eniro en la eternan regnon de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo.