2Thessalonians:2:1-12
Seeker Overlay ON
*
Nun ni petegas vin ,
fratoj ,
koncerne la alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj nian alkolektigxon al li ,
*
ke vi ne farigxu facile skueblaj mense ,
kaj ne konsternigxu ,
cxu per spirito ,
aux per parolo ,
aux per letero sxajne de ni ,
kvazaux la tago de la Sinjoro jam apudestus ;
*
neniu vin trompu iamaniere ;
cxar nepre antauxe okazos la apostateco ,
kaj la homo de peko malkasxigxos ,
la filo de pereo ,
*
kiu kontrauxmetas sin kaj levas sin super cxion ,
kion oni nomas Dio aux adoras ;
tiel ,
ke li sidas en la templo de Dio ,
elmontrante sin ,
kvazaux li estas Dio .
*
CXu vi ne memoras ,
ke mi diris tion al vi ,
dum mi estis kun vi ?
*
Kaj nun vi scias ,
kio malhelpas ,
por ke li malkasxigxu siatempe .
*
CXar la mistero de maljusteco jam energias ;
sed restas ankoraux la malhelpanto ,
gxis li estos formovita .
*
Kaj tiam malkasxigxos la maljustulo ,
kiun la Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia busxo kaj neniigos per la apero de sia alveno ;
*
tiun ,
kies alveno estas pro la energio de Satano kun cxia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindajxoj ,
*
kaj kun cxia trompo de maljusteco por la pereantoj ,
pro tio ,
ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj .
*
Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro ,
tiel ,
ke ili kredos mensogon ;
*
por ke estu jugxataj cxiuj ,
kiuj ne kredis la veron ,
sed trovis plezuron en maljusteco .