Acts:1:1-11
Seeker Overlay ON
*
La unuan historion mi faris ,
ho Teofilo ,
pri cxio ,
kion Jesuo komencis fari kaj instrui ,
*
gxis la tago ,
kiam li estis akceptita supren ,
doninte ordonon per la Sankta Spirito al la apostoloj ,
kiujn li elektis ;
*
al kiuj ankaux post sia suferado li montris sin vivanta per multaj pruvoj ,
dum kvardek tagoj aperante al ili kaj parolante pri la aferoj de la regno de Dio ;
*
kaj kunestante ,
li admonis ilin ne foriri el Jerusalem ,
sed atendi tiun promeson de la Patro ,
pri kiu (
li diris )
vi auxdis de mi ;
*
cxar kiel Johano baptis per akvo ,
vi baptigxos per la Sankta Spirito post ne multe da tagoj .
*
Ili do ,
kunveninte ,
demandis lin ,
dirante:Sinjoro ,
cxu en cxi tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael ?
*
Kaj li diris al ili:Ne apartenas al vi scii tempojn aux epokojn ,
kiujn la Patro rezervis en Sia auxtoritato .
*
Sed vi ricevos povon ,
kiam la Sankta Spirito venos sur vin ;
kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj gxis la plej malproksima parto de la tero .
*
Kaj tion dirinte ,
li suprenlevigxis ,
ankoraux dum ili rigardis ,
kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj .
*
Kaj dum ili fikse rigardis al la cxielo ,
kiam li foriris ,
jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj ;
*
kiuj ankaux diris:Viroj Galileanoj ,
kial vi staras rigardantaj al la cxielo ?
cxi tiu Jesuo ,
kiu estas prenita supren for de vi en la cxielon ,
tiel same revenos ,
kiel vi vidis lin iranta en la cxielon .