Acts:1:1-11




esperanto@Acts:1:1 @ La unuan historion mi faris, ho Teofilo, pri cxio, kion Jesuo komencis fari kaj instrui,

esperanto@Acts:1:2 @ gxis la tago, kiam li estis akceptita supren, doninte ordonon per la Sankta Spirito al la apostoloj, kiujn li elektis;

esperanto@Acts:1:3 @ al kiuj ankaux post sia suferado li montris sin vivanta per multaj pruvoj, dum kvardek tagoj aperante al ili kaj parolante pri la aferoj de la regno de Dio;

esperanto@Acts:1:4 @ kaj kunestante, li admonis ilin ne foriri el Jerusalem, sed atendi tiun promeson de la Patro, pri kiu (li diris) vi auxdis de mi;

esperanto@Acts:1:5 @ cxar kiel Johano baptis per akvo, vi baptigxos per la Sankta Spirito post ne multe da tagoj.

esperanto@Acts:1:6 @ Ili do, kunveninte, demandis lin, dirante:Sinjoro, cxu en cxi tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael?

esperanto@Acts:1:7 @ Kaj li diris al ili:Ne apartenas al vi scii tempojn aux epokojn, kiujn la Patro rezervis en Sia auxtoritato.

esperanto@Acts:1:8 @ Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj gxis la plej malproksima parto de la tero.

esperanto@Acts:1:9 @ Kaj tion dirinte, li suprenlevigxis, ankoraux dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj.

esperanto@Acts:1:10 @ Kaj dum ili fikse rigardis al la cxielo, kiam li foriris, jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj;

esperanto@Acts:1:11 @ kiuj ankaux diris:Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la cxielo? cxi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la cxielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la cxielon.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: