Acts:15:36-16:10




esperanto@Acts:15:36 @ Kaj post kelke da tagoj Pauxlo diris al Barnabas:Ni reiru, kaj vizitu niajn fratojn en cxiu urbo, kie ni proklamis la vorton de la Sinjoro, kaj vidu, kiel ili fartas.

esperanto@Acts:15:37 @ Kaj Barnabas konsilis kunpreni Johanon, alnomatan Marko.

esperanto@Acts:15:38 @ Sed Pauxlo ne aprobis kunpreni tiun, kiu sin fortiris de ili en Pamfilio, kaj ne kuniris en la laboron.

esperanto@Acts:15:39 @ Kaj farigxis disputo, tiel ke ili disigxis unu de la alia; kaj Barnabas, kunprenante Markon, sxipiris al Kipro;

esperanto@Acts:15:40 @ sed Pauxlo, elektinte Silason, foriris, konfidite de la fratoj al la graco de Dio.

esperanto@Acts:15:41 @ Kaj li iris tra Sirio kaj Kilikio, firmigante la ekleziojn.

esperanto@Acts:16:1 @ Kaj li venis al Derbe kaj Listra; kaj jen tie estis unu discxiplo, nomata Timoteo, filo de kredanta Judino kaj de Greka patro.

esperanto@Acts:16:2 @ Tiu estis bone atestata de la fratoj en Listra kaj Ikonio.

esperanto@Acts:16:3 @ Tiun Pauxlo deziris, ke li foriru kun li, kaj li prenis kaj cirkumcidis lin pro la Judoj, kiuj estis en tiuj regionoj; cxar cxiuj sciis, ke lia patro estas Greko.

esperanto@Acts:16:4 @ Kaj dum ili trapasis la urbojn, ili transdonis al ili por observado la dekretojn, deciditajn de la apostoloj kaj presbiteroj en Jerusalem.

esperanto@Acts:16:5 @ Tiel la eklezioj firmigxis en la fido, kaj kreskis lauxnombre cxiutage.

esperanto@Acts:16:6 @ Kaj ili trairis la Frigian kaj Galatujan regionon, malpermesite de la Sankta Spirito priparoli la vorton en Azio;

esperanto@Acts:16:7 @ kaj veninte apud Misia, ili klopodis eniri en Bitinion, kaj la Spirito de Jesuo tion ne permesis al ili;

esperanto@Acts:16:8 @ kaj pasinte preter Misia, ili malsupreniris al Troas.

esperanto@Acts:16:9 @ Kaj vizio aperis al Pauxlo dum la nokto:viro Makedona staris, kaj petegis lin, dirante:Transpasu al Makedonujo, kaj nin helpu.

esperanto@Acts:16:10 @ Kaj post kiam li vidis la vizion, ni tuj penis foriri en Makedonujon, konkludinte, ke Dio vokis nin, por prediki al ili la evangelion.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: