esperanto Amos:5:18-27
esperanto@Amos:5:18 @ Ve al tiuj, kiuj deziras vidi la tagon de la Eternulo! por kio vi gxin deziras? la tago de la Eternulo estas malluma, ne luma.
esperanto@Amos:5:19 @ Tiel same, kiel se iu forkuras de leono kaj lin kaptas urso, aux li venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas serpento.
esperanto@Amos:5:20 @ Malluma estos ja la tago de la Eternulo, ne luma; malluma kaj sen ia brilo.
esperanto@Amos:5:21 @ Mi malamas, Mi abomenas viajn festojn, kaj Mi ne flaras la oferojn de viaj solenaj tagoj.
esperanto@Amos:5:22 @ Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardas.
esperanto@Amos:5:23 @ Forigu de Mi la bruon de viaj kantoj, la sonadon de viaj psalteroj Mi ne volas auxskulti.
esperanto@Amos:5:24 @ Sed justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento.
esperanto@Amos:5:25 @ CXu bucxoferojn kaj farunoferojn vi alportadis al Mi en la dezerto dum kvardek jaroj, ho domo de Izrael?
esperanto@Amos:5:26 @ Vi portis la tabernaklon de via Molehx, la kolonon de via idolo, la stelon de via dio, kiun vi faris al vi.
esperanto@Amos:5:27 @ Tial Mi elpatrujigos vin trans Damaskon, diras la Eternulo, kies nomo estas Dio Cebaot.