esperanto Daniel:12:1-13 SEEK
Seeker Overlay ON
*
En tiu tempo levigxos Mihxael ,
la granda protektanto ,
kiu defendas la filojn de via popolo ;
kaj venos tempo malfacila ,
kia ne ekzistis de tiu tempo ,
kiam aperis homoj ,
gxis la nuna tempo ;
sed savigxos en tiu tempo el via popolo cxiuj ,
kiuj trovigxos enskribitaj en la libro .
*
Kaj multaj el tiuj ,
kiuj dormas en la tero ,
vekigxos ,
unuj por vivo eterna ,
aliaj por eterna malhonoro kaj honto .
*
Kaj la klerigantoj brilos ,
kiel la brilo de la cxielo ;
kaj la virtigantoj de multaj ,
kiel steloj por cxiam kaj eterne .
*
Kaj vi ,
ho Daniel ,
kasxu la vortojn kaj sigelu la libron gxis la fina tempo ;
multaj gxin tralegos ,
kaj multigxos la scio .
*
Tiam mi ,
Daniel ,
ekrigardis ,
kaj jen staras du aliaj ,
unu sur unu bordo de la rivero kaj la dua sur la alia bordo de la rivero .
*
Kaj li diris al la viro en la tolaj vestoj ,
kiu staris super la akvo de la rivero:Kiam estos la fino de la mirindajxoj ?
*
Kaj mi auxskultis la viron en la tolaj vestoj ,
kiu staris super la akvo de la rivero ;
li levis sian dekstran manon kaj sian maldekstran manon al la cxielo ,
kaj jxuris per Tiu ,
kiu vivas eterne ,
ke tio estos post la paso de tempo kaj tempoj kaj duono de tempo ;
kaj kiam finigxos la dissemiteco de la sankta popolo ,
tiam plenumigxos cxio cxi tio .
*
Mi auxdis ,
sed mi ne komprenis ;
kaj mi diris:Ho mia sinjoro ,
kio estos post tio ?
*
Kaj li respondis:Iru ,
Daniel ,
cxar tio estas kasxita kaj sigelita gxis la fina tempo .
*
Multaj estos purigitaj ,
blankigitaj ,
kaj elprovitaj ;
la malpiuloj faros malpiajxojn ,
kaj cxiuj malpiuloj ne komprenos ;
sed la klerigantoj komprenos .
*
Kaj de la tempo ,
kiam cxesigxos la cxiutagaj oferoj kaj farigxos abomeninda ruinigxo ,
pasos mil ducent nauxdek tagoj .
*
Felicxa estas tiu ,
kiu atendas kaj atingos la tempon de mil tricent tridek kvin tagoj !
*
Kaj vi ,
ho Daniel ,
foriru gxis la fino ;
kaj ripozu ,
kaj vi starigxos por via sorto en la fino de la tempoj .