esperanto Deuteronomy:17:8-13
esperanto@Deuteronomy:17:8 @ Se estos por vi tro malfacila ia jugxa afero inter sango kaj sango, inter proceso kaj proceso, inter frapo kaj frapo, en disputaj aferoj en via urbo:tiam levigxu, kaj iru al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio;
esperanto@Deuteronomy:17:9 @ kaj venu al la pastroj Levidoj, kaj al la jugxisto, kiu estos en tiu tempo, kaj demandu, kaj ili diros al vi la jugxan decidon.
esperanto@Deuteronomy:17:10 @ Kaj agu laux la vorto, kiun ili diros al vi de tiu loko, kiun la Eternulo elektos; kaj observu, ke vi faru cxion, kion ili instruos al vi.
esperanto@Deuteronomy:17:11 @ Laux la instruo, kiun ili donos al vi, kaj laux la decido, kiun ili diros al vi, agu; de tio, kion ili diros al vi, ne deklinigxu dekstren nek maldekstren.
esperanto@Deuteronomy:17:12 @ Kiu agos arogante, kaj ne obeos la pastron, kiu staras tie, por servi al la Eternulo, via Dio, aux la jugxiston, tiu homo devas morti; kaj vi ekstermos la malbonon el Izrael.
esperanto@Deuteronomy:17:13 @ Kaj la tuta popolo auxdos kaj ektimos, kaj ili ne plu agos arogante.