pBiblx2 Field Wise - User Settings



Ecclesiastes:5:1-7




esperanto@Ecclesiastes:5:1 @ Gardu vian piedon, kiam vi iros en la domon de Dio, kaj estu preta pli por auxskultado, ol por oferdonado de malsagxuloj; cxar ili ne scias, ke ili agas malbone.

esperanto@Ecclesiastes:5:2 @ Ne rapidu kun via busxo, kaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaux Dio, cxar Dio estas en la cxielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj.

esperanto@Ecclesiastes:5:3 @ CXar songxo prezentigxas per multe da agado, kaj parolo de malsagxulo konsistas el multe da vortoj.

esperanto@Ecclesiastes:5:4 @ Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu gxin plenumi; cxar malagrablaj al Li estas malsagxuloj:kion vi promesis, tion plenumu.

esperanto@Ecclesiastes:5:5 @ Pli bone estas, ke vi ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi.

esperanto@Ecclesiastes:5:6 @ Ne permesu al via busxo pekigi vian korpon, kaj ne diru al la sendito de Dio, ke gxi estas eraro; kial fari, ke Dio koleru pro via parolo, kaj ke Li detruu la faron de viaj manoj?

esperanto@Ecclesiastes:5:7 @ CXe multo da songxoj kaj vantajxoj estas ankaux multe da vortoj; sed vi timu Dion.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: