esperanto Ecclesiastes:9:13-10:20
esperanto@Ecclesiastes:9:13 @ Ankaux jenan sagxajxon mi vidis sub la suno, kaj gxi sxajnis al mi granda:
esperanto@Ecclesiastes:9:14 @ estis urbo malgranda, kaj malmulte da homoj gxi havis; venis al gxi granda regxo, kaj siegxis gxin, kaj konstruis cxirkaux gxi grandajn siegxajn fortikajxojn;
esperanto@Ecclesiastes:9:15 @ sed trovigxis en gxi homo malricxa sed sagxa, kaj li savis la urbon per sia sagxeco; tamen neniu rememoris tiun malricxan homon.
esperanto@Ecclesiastes:9:16 @ Kaj mi diris:Pli bona estas sagxo ol forto, tamen la sagxo de malricxulo estas malrespektata, kaj liaj vortoj ne estas auxdataj.
esperanto@Ecclesiastes:9:17 @ La vortoj de sagxuloj, trankvile auxskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsagxuloj.
esperanto@Ecclesiastes:9:18 @ Pli bona estas sagxo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono.
esperanto@Ecclesiastes:10:1 @ Venenaj musxoj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto; pli sxatata ol sagxo kaj honoro ofte estas malgranda malsagxajxo.
esperanto@Ecclesiastes:10:2 @ La koro de sagxulo estas cxe lia dekstra flanko, kaj la koro de malsagxulo cxe lia maldekstra.
esperanto@Ecclesiastes:10:3 @ Kaj ecx en la vojo, laux kiu iras malsagxulo, mankas al li sagxo, kaj al cxiu li diras, ke li estas malsagxulo.
esperanto@Ecclesiastes:10:4 @ Se atakos vin kolero de reganto, ne forlasu vian lokon, cxar mildeco pardonigas ecx grandajn krimojn.
esperanto@Ecclesiastes:10:5 @ Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno; gxi estas kvazaux eraro, venanta de la reganto:
esperanto@Ecclesiastes:10:6 @ senscieco estas metata tre alte, kaj la ricxuloj sidas malalte.
esperanto@Ecclesiastes:10:7 @ Mi vidis sklavojn sur cxevaloj, kaj princojn, irantajn piede, kiel sklavoj.
esperanto@Ecclesiastes:10:8 @ Kiu fosas kavon, tiu falos en gxin; kaj kiu detruas muron, tiun mordos serpento.
esperanto@Ecclesiastes:10:9 @ Kiu transmovas sxtonojn, tiu faras al si difekton per strecxo; kaj kiu hakas lignon, tiu sin vundas per gxi.
esperanto@Ecclesiastes:10:10 @ Se malakrigxis la hakilo, kaj oni ne akrigas la trancxan flankon, oni devas strecxi la fortojn; kaj la cxefajxo estas prepari cxion sagxe.
esperanto@Ecclesiastes:10:11 @ Se mordis la serpento sen kuracparolo, tiam jam ne utilas kuracparolanto.
esperanto@Ecclesiastes:10:12 @ Vortoj el busxo de sagxulo estas agrablaj, sed la busxo de malsagxulo lin mem pereigas.
esperanto@Ecclesiastes:10:13 @ La komenco de la parolo de lia busxo estas malsagxajxo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencajxo.
esperanto@Ecclesiastes:10:14 @ Malsagxulo multe parolas, kvankam homo ne scias, kio estos; kaj kio estos post li? kiu cxi tion diros al li?
esperanto@Ecclesiastes:10:15 @ Penado de malsagxuloj lacigas cxiun, kiu ne scias ecx la vojon al la urbo.
esperanto@Ecclesiastes:10:16 @ Ve al vi, ho lando, se via regxo estas infano kaj viaj princoj mangxas frue!
esperanto@Ecclesiastes:10:17 @ Felicxa vi estas, ho lando, se via regxo estas de nobla deveno kaj viaj princoj mangxas en gxusta tempo, por fortigxi, ne por festeni!
esperanto@Ecclesiastes:10:18 @ De mallaboremeco falos la plafono; kaj, se oni mallevas la manojn, tramalsekigxas la domo.
esperanto@Ecclesiastes:10:19 @ Por plezuro oni arangxas festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas por cxio.
esperanto@Ecclesiastes:10:20 @ Ecx en viaj pensoj ne malbenu la regxon, kaj en via dormocxambro ne malbenu ricxulon; cxar birdo cxiela transportos vian vocxon, kaj flugila estajxo eldiros vian parolon.