[pBiblx2]
Home
esperanto
Chap
OT
NT
INDX
?
Help

Gen
Exo
Lev
Num
Deu
Jos
Jud
Rut
1Sam
2Sam
1Ki
2Ki
1Ch
2Ch
Ezr
Neh
Est
Job
Psa
Pro
Ecc
Son
Isa
Jer
Lam
Eze
Dan
Hos
Amo
Oba
Jon
Mic
Nah
Hab
Zep
Hag
Zac
Mal
TOP

Mat
Mar
Luk
Joh
Act
Rom
1Co
2Ch
Gal
Eph
Phi
Col
1Th
2Th
1Ti
2Ti
Tit
Ph
Heb
Jam
1Pe
2Pe
1Jo
2Jo
3Jo
Jud
Rev
TOP

KJV
NKJV
RSV
ALL
TOP

AAA
BBB
CCC
DDD
EEE
FFF
GGG
HHH
III
JJJ
KKK
LLL
MMM
NNN
OOO
PPP
QQQ
RRR
SSS
TTT
UUU
VVV
WWW
XXX
YYY
ZZZ

TOP

esperanto Exodus:13:17-15:21




esperanto@Exodus:13:17 @ Kiam Faraono forliberigis la popolon, Dio ne irigis ilin per la vojo de la lando Filisxta, kiu estis proksima; cxar Dio diris:Eble la popolo pentos, kiam gxi ekvidos militon, kaj gxi reiros Egiptujon.

esperanto@Exodus:13:18 @ Kaj Dio kondukis la popolon cxirkauxire, per la vojo tra la dezerto, al la Rugxa Maro. Kaj armitaj la Izraelidoj eliris el la lando Egipta.

esperanto@Exodus:13:19 @ Kaj Moseo prenis kun si la ostojn de Jozef, cxar tiu jxurigis la Izraelidojn, dirante:Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el cxi tie kun vi.

esperanto@Exodus:13:20 @ Kaj ili elmovigxis el Sukot, kaj starigis sian tendaron en Etam, en la fino de la dezerto.

esperanto@Exodus:13:21 @ Kaj la Eternulo iradis antaux ili dum la tago en nuba kolono, por konduki ilin laux la gxusta vojo, kaj dum la nokto en kolono fajra, por lumi al ili, ke ili povu iri tage kaj nokte.

esperanto@Exodus:13:22 @ Ne forigxadis de antaux la popolo la nuba kolono dum la tago nek la fajra kolono dum la nokto.

esperanto@Exodus:14:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Exodus:14:2 @ Diru al la Izraelidoj, ke ili iru returne, kaj starigu sian tendaron antaux Pi-Hahxirot, inter Migdol kaj la maro, apud Baal-Cefon; tie ili starigxu tendare super la maro.

esperanto@Exodus:14:3 @ Faraono diros pri la Izraelidoj:Ili perdis la vojon en la lando, la dezerto ilin sxlosis.

esperanto@Exodus:14:4 @ Kaj Mi obstinigos la koron de Faraono, kaj li kuros post ili; kaj Mi glorigxos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo. Kaj ili faris tiel.

esperanto@Exodus:14:5 @ Kiam oni diris al la regxo de Egiptujo, ke la popolo forkuris, tiam la koro de Faraono kaj de liaj servantoj turnigxis kontraux la popolon, kaj ili diris:Kion ni faris, forliberiginte la Izraelidojn de servado al ni?

esperanto@Exodus:14:6 @ Kaj li jungis sian cxaron kaj prenis kun si sian popolon.

esperanto@Exodus:14:7 @ Kaj li prenis sescent plej bonajn cxarojn kaj cxiujn cxarojn de Egiptujo kaj la cxefojn de la tuta militistaro.

esperanto@Exodus:14:8 @ Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, la regxo de Egiptujo, kaj li postkuris la Izraelidojn; sed la Izraelidojn elirigis mano alta.

esperanto@Exodus:14:9 @ La Egiptoj postkuris ilin, kaj cxiuj cxevaloj kaj cxaroj de Faraono kaj liaj rajdantoj kaj lia militistaro atingis ilin, kiam ili staris tendare super la maro, apud Pi-Hahxirot antaux Baal-Cefon.

esperanto@Exodus:14:10 @ Kiam Faraono alproksimigxis, tiam la Izraelidoj levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen la Egiptoj iras post ili; kaj ili tre ektimis, kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.

esperanto@Exodus:14:11 @ Kaj ili diris al Moseo:CXu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi prenis nin, por morti en la dezerto? kion vi faris al ni, elkondukinte nin el Egiptujo?

esperanto@Exodus:14:12 @ Tion ni diris ja al vi en Egiptujo:Lasu nin, kaj ni servu la Egiptojn; cxar pli bone estus por ni servi la Egiptojn, ol morti en la dezerto.

esperanto@Exodus:14:13 @ Tiam Moseo diris al la popolo:Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaux; cxar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaux, vi eterne neniam plu vidos.

esperanto@Exodus:14:14 @ La Eternulo militos por vi, kaj vi silentu.

esperanto@Exodus:14:15 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Kion vi krias al Mi? diru al la Izraelidoj, ke ili ekiru.

esperanto@Exodus:14:16 @ Kaj vi levu vian bastonon kaj etendu vian manon super la maron kaj disfendu gxin, por ke la Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero.

esperanto@Exodus:14:17 @ Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi glorigxos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj.

esperanto@Exodus:14:18 @ Kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi glorigxos per Faraono, per liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj.

esperanto@Exodus:14:19 @ Kaj la Dia angxelo, kiu iradis antaux la tendaro de la Izraelidoj, formovigxis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formovigxis de antaux ili kaj starigxis post ili;

esperanto@Exodus:14:20 @ kaj gxi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj gxi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimigxi dum la tuta nokto.

esperanto@Exodus:14:21 @ Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendigxis.

esperanto@Exodus:14:22 @ Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.

esperanto@Exodus:14:23 @ Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, cxiuj cxevaloj de Faraono, liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro.

esperanto@Exodus:14:24 @ Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj.

esperanto@Exodus:14:25 @ Kaj Li depusxis la radojn de iliaj cxaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris:Ni forkuru for de la Izraelidoj, cxar la Eternulo militas por ili kontraux la Egiptoj.

esperanto@Exodus:14:26 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon super la maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn cxarojn kaj iliajn rajdantojn.

esperanto@Exodus:14:27 @ Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al gxi. Kaj la Eternulo jxetis la Egiptojn en la mezon de la maro.

esperanto@Exodus:14:28 @ Kaj la akvo revenis, kaj kovris la cxarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili ecx unu.

esperanto@Exodus:14:29 @ Sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.

esperanto@Exodus:14:30 @ Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn el la mano de la Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro.

esperanto@Exodus:14:31 @ Kaj la Izraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al Lia sklavo Moseo.

esperanto@Exodus:15:1 @ Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis cxi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene: Mi kantos al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron.

esperanto@Exodus:15:2 @ Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo, Kaj Li estis por mi savo. Li estas mia Dio, kaj mi Lin gloros, La Dio de mia patro, kaj mi Lin altigos.

esperanto@Exodus:15:3 @ La Eternulo estas viro de milito, Eternulo estas Lia nomo.

esperanto@Exodus:15:4 @ La cxarojn de Faraono kaj lian militistaron Li jxetis en la maron; Kaj liaj elektitaj militestroj dronis en la Rugxa Maro.

esperanto@Exodus:15:5 @ Abismoj ilin kovris; Ili falis en la profundojn kiel sxtono.

esperanto@Exodus:15:6 @ Via dekstra mano, ho Eternulo, estas glora per forto, Via dekstra mano, ho Eternulo, disbatas malamikon.

esperanto@Exodus:15:7 @ Per Via granda majesto Vi frakasas Viajn kontrauxulojn; Vi sendas Vian koleron, kaj gxi forbruligas ilin kiel pajlon.

esperanto@Exodus:15:8 @ De Via kolera blovo montigxis akvo, Amasigite starigxis fluajxo, Densigxis abismoj en la mezo de la maro.

esperanto@Exodus:15:9 @ La malamiko diris:Mi persekutos, Mi atingos, mi dividos militakiron; Satigxos de ili mia animo; Mi eltiros mian glavon, ekstermos ilin mia mano.

esperanto@Exodus:15:10 @ Vi blovis per Via spirito, kaj ilin kovris la maro; Kiel plumbo ili iris al fundo en la akvo potenca.

esperanto@Exodus:15:11 @ Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, Timinda kaj lauxdinda, faranta miraklojn?

esperanto@Exodus:15:12 @ Vi etendis Vian dekstran manon, Kaj ilin englutis la tero.

esperanto@Exodus:15:13 @ Vi kondukis kun Via favorkoreco tiun popolon, kiun Vi liberigis; Vi kondukis gxin per Via forto al Via sankta logxejo.

esperanto@Exodus:15:14 @ Auxdis popoloj kaj ektremis; Teruro atakis la logxantojn de Filisxtujo.

esperanto@Exodus:15:15 @ Tiam ektimis la cxefoj de Edom; La potenculojn de Moab atakis tremo; Perdis la kuragxon cxiuj logxantoj de Kanaan.

esperanto@Exodus:15:16 @ Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako; Ili mutigxas kiel sxtono, gxis pasas Via popolo, ho Eternulo, GXis pasas la popolo, kiun Vi akiris.

esperanto@Exodus:15:17 @ Vi venigos ilin, kaj plantos ilin Sur la monto de Via heredo, Sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo, En la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj.

esperanto@Exodus:15:18 @ La Eternulo regxos cxiam kaj eterne.

esperanto@Exodus:15:19 @ CXar la cxevaloj de Faraono kun liaj cxaroj kaj rajdantoj enigxis en la maron, kaj la Eternulo turnis sur ilin la akvon de la maro; sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro.

esperanto@Exodus:15:20 @ Mirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis tamburinon en sian manon, kaj cxiuj virinoj eliris post sxi kun tamburinoj kaj dancante.

esperanto@Exodus:15:21 @ Kaj Mirjam antauxkantis al ili: Kantu al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: