esperanto Exodus:13:17-15 SEEK
Seeker Overlay ON
*
Kiam Faraono forliberigis la popolon ,
Dio ne irigis ilin per la vojo de la lando Filisxta ,
kiu estis proksima ;
cxar Dio diris:Eble la popolo pentos ,
kiam gxi ekvidos militon ,
kaj gxi reiros Egiptujon .
*
Kaj Dio kondukis la popolon cxirkauxire ,
per la vojo tra la dezerto ,
al la Rugxa Maro .
Kaj armitaj la Izraelidoj eliris el la lando Egipta .
*
Kaj Moseo prenis kun si la ostojn de Jozef ,
cxar tiu jxurigis la Izraelidojn ,
dirante:Kiam Dio rememoros vin ,
tiam elportu miajn ostojn el cxi tie kun vi .
*
Kaj ili elmovigxis el Sukot ,
kaj starigis sian tendaron en Etam ,
en la fino de la dezerto .
*
Kaj la Eternulo iradis antaux ili dum la tago en nuba kolono ,
por konduki ilin laux la gxusta vojo ,
kaj dum la nokto en kolono fajra ,
por lumi al ili ,
ke ili povu iri tage kaj nokte .
*
Ne forigxadis de antaux la popolo la nuba kolono dum la tago nek la fajra kolono dum la nokto .