esperanto Exodus:13:3-10 SEEK
Seeker Overlay ON
*
Kaj Moseo diris al la popolo:Memoru cxi tiun tagon ,
en kiu vi eliris el Egiptujo ,
el la domo de sklaveco ;
cxar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el tie ;
kaj ne mangxu fermentajxon .
*
Hodiaux vi eliras ,
en la monato Abib .
*
Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj ,
pri kiu Li jxuris al viaj patroj ,
ke Li donos al vi ,
en la landon ,
en kiu fluas lakto kaj mielo ,
tiam servu cxi tiun servon en cxi tiu monato .
*
Dum sep tagoj mangxu macojn ,
kaj en la sepa tago estu festo de la Eternulo .
*
Macoj estu mangxataj dum la sep tagoj ,
kaj ne vidigxu cxe vi fermentajxo kaj ne vidigxu cxe vi fermentinta pasto ,
en la tuta regiono ,
kiu apartenas al vi .
*
Kaj sciigu al via filo en tiu tago ,
dirante:GXi estas pro tio ,
kion la Eternulo faris al mi cxe mia elirado el Egiptujo .
*
Kaj tio estu cxe vi kiel signo sur via mano kaj kiel memorigajxo inter viaj okuloj ,
por ke la instruo de la Eternulo estu en via busxo ;
cxar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el Egiptujo .
*
Plenumu cxi tiun legxon en gxia tempo en cxiu jaro .