esperanto Ezra:6:1-12 SEEK
Seeker Overlay ON
*
Tiam la regxo Dario ordonis ,
ke oni sercxu en la domo de dokumentoj ,
kie la trezoroj estis deponitaj ,
en Babel .
*
Kaj oni trovis en Ahxmeta ,
la regxa kastelo en la Meda lando ,
unu skribrulajxon ,
en kiu estis skribita la sekvanta pormemorajxo :
*
En la unua jaro de la regxo Ciro ,
la regxo Ciro donis ordonon:Pri la domo de Dio en Jerusalem ,
estu konstruata domo ,
loko ,
kie oni alportas oferojn ,
kaj fortikaj fundamentoj por gxi estu starigitaj ;
la alto de la domo estu sesdek ulnoj ,
gxia largxo estu sesdek ulnoj .
*
Da vicoj el grandaj sxtonoj estu tri ,
kaj unu vico el ligno ;
la elspezoj estu donataj el la regxa domo .
*
Ankaux la vazojn de la domo de Dio ,
orajn kaj argxentajn ,
kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en Babelon ,
oni redonu ,
kaj ili iru en la templon de Jerusalem sur sian lokon kaj estu lokitaj en la domo de Dio .
*
Tial Tatnaj ,
la estro de la transrivera regiono ,
SXetar-Boznaj ,
kaj iliaj kunuloj ,
la Afarsehxanoj ,
kiuj estas en la transrivera regiono ,
forigxu de tie ;
*
permesu al ili labori cxe la domo de Dio ;
la regionestro de Judujo kaj la plejagxuloj de la Judoj konstruu tiun domon de Dio sur gxia loko .
*
Kaj de mi estas donata ordono pri tio ,
kio devas esti farata al la plejagxuloj de la Judoj por la konstruado de tiu domo:el la apartenajxo de la regxo ,
el la transriveraj impostoj oni tuj donu la elspezojn al tiuj homoj ,
por ke la laborado ne haltu .
*
Kaj tiom estos necese da bovoj ,
sxafoj ,
aux sxafidoj por bruloferoj por Dio de la cxielo ,
da tritiko ,
salo ,
vino ,
oleo ,
kiel diros la pastroj en Jerusalem ,
oni donadu al ili cxiutage sen halto ,
*
por ke ili alportadu agrablodoran oferon al la Dio de la cxielo ,
kaj por ke ili pregxu pri la vivo de la regxo kaj de liaj infanoj .
*
De mi estas donata la ordono ,
ke se iu homo sxangxos cxi tiun decidon ,
oni elprenu trabon el lia domo ,
kaj li estu levita kaj alnajlita al gxi ,
kaj lia domo pro tio estu ruinigita .
*
Kaj Dio ,
kiu logxigis tie Sian nomon ,
faligu cxiun regxon kaj popolon ,
kiu etendus sian manon ,
por sxangxi cxi tion ,
por fari ion malutilan al tiu domo de Dio en Jerusalem .
Mi ,
Dario ,
donis la ordonon ;
gxi estu tuj plenumita .