Galatians:2:1-10
Seeker Overlay ON
*
Tiam ,
post intertempo de dek kvar jaroj ,
mi denove supreniris al Jerusalem kun Barnabas ,
kunkondukante ankaux Titon .
*
Kaj mi supreniris laux Dia malkasxo ;
kaj mi prezentis al ili la evangelion ,
kiun mi predikas inter la nacianoj ,
sed aparte al la eminentuloj ,
por ke mi ne estu vane kuranta ,
aux kurinta .
*
Sed ecx Titon ,
kiu estis kun mi ,
estante Greko ,
oni ne devigis cirkumcidigxi ;
*
sed tio estis pro la kasxe enportitaj fratoj ,
kiuj ruze envenis ,
por spioni nian liberecon en Kristo Jesuo ,
por ke ili nin sklavigu ;
*
al kiuj ni ne submetigxis cedeme ,
ecx por unu horo ;
por ke la vero de la evangelio restadu kun vi .
*
Sed el tiuj ,
kiuj sxajne iom valoris (
kiaj ajn ili estis ,
tio por mi ne estas grava:cxe Dio ne estas personfavorado ) -
tiuj valoruloj nenion aldonis al mi ;
*
sed kontrauxe ,
kiam ili vidis ,
ke je la evangelio de la necirkumcido mi estas komisiita tiel same ,
kiel Petro je la evangelio de la cirkumcido
* (
cxar Tiu ,
kiu forte energiis en Petro por la apostoleco de la cirkumcido ,
ankaux energiis en mi por la nacianoj ),
*
Jakobo kaj Kefas kaj Johano ,
kiuj sxajne estis kolonoj ,
rimarkinte la gracon donitan al mi ,
donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco ,
por ke ni iru al la nacianoj ,
kaj ili al la cirkumcidularo ;
*
kondicxe nur ,
ke ni memoru la malricxulojn ,
kion ja mi klopodis jam fari .