Galatians:6:1-10



Seeker Overlay ON

* Fratoj , ecx se homo estos trovita en ia kulpo , vi , kiuj estas spiritaj , restarigu tiun per spirito de mildeco ; rigardante vin , cxiu sin mem , por ke vi ne estu tentataj . * Reciproke subtenadu viajn sxargxojn , kaj tiamaniere plenumu la legxon de Kristo . * CXar , se iu , estante nenio , sin estimas , kvazaux li estas io , li sin trompas . * Sed cxiu kontrolu sian propran faradon , kaj tiam li havos singratuladon pri si mem , kaj ne pri sia proksimulo . * CXar cxiu devas subteni sian propran portajxon . * Tiu , kiu estas instruata en la parolo de Dio , partoprenu kun tiu , kiu lin instruas , en cxiuj bonajxoj . * Ne trompigxu ; Dio ne estas mokata ; cxar cxion , kion oni semas , tion ankaux li rikoltos . * CXar kiu semas por sia karno , el la karno tiu rikoltos putradon ; sed kiu semas por la Spirito , el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon . * Kaj ni ne lacigxu en bonfarado ; cxar gxustatempe ni rikoltos , se ni ne senfortigxos . * Tial laux nia oportuna tempo ni bonfaradu al cxiuj , precipe al tiuj , kiuj apartenas al la familio de la fido .

Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: