Genesis:27:6-29
Seeker Overlay ON
*
Kaj Rebeka diris al sia filo Jakob jene :
Mi auxdis ,
ke via patro diris al via frato Esav jene :
*
Alportu al mi cxasajxon kaj faru por mi bongustan mangxajxon ,
kaj mi mangxos ,
kaj mi benos vin antaux la Eternulo antaux mia morto .
*
Kaj nun ,
mia filo ,
auxskultu mian vocxon ,
kion mi ordonas al vi :
*
iru al la brutaro kaj alportu al mi de tie du bonajn kapridojn ,
kaj mi faros el ili bongustan mangxajxon por via patro ,
kian li amas ;
*
kaj vi alportos al via patro ,
kaj li mangxos ,
por ke li benu vin antaux sia morto .
*
Kaj Jakob diris al sia patrino Rebeka :
Mia frato Esav estas ja homo harkovrita ,
kaj mi estas homo glata ;
*
eble mia patro min palpos ,
tiam mi estos en liaj okuloj kiel trompanto ,
kaj mi venigos sur min malbenon ,
sed ne benon .
*
Kaj lia patrino diris al li :
Sur mi estu tiu malbeno ,
mia filo ;
nur auxskultu mian vocxon kaj iru ,
alportu al mi .
*
Kaj li iris kaj prenis kaj alportis al sia patrino ,
kaj lia patrino faris bongustan mangxajxon ,
kian amis lia patro .
*
Kaj Rebeka prenis la luksajn vestojn de sia pli maljuna filo Esav ,
kiujn sxi havis cxe si en la domo ,
kaj sxi vestis sian pli junan filon Jakob ;
*
kaj per la feloj de la kapridoj sxi vestis liajn manojn kaj la glatajxon de lia kolo .
*
Kaj sxi donis la bongustan mangxajxon kaj la panon ,
kiujn sxi pretigis ,
en la manon de sia filo Jakob .
*
Kaj li venis al sia patro ,
kaj diris :
Mia patro !
Kaj tiu diris :
Jen mi estas ;
kiu vi estas ,
mia filo ?
*
Kaj Jakob diris al sia patro :
Mi estas Esav ,
via unuenaskito ;
mi faris ,
kiel vi diris al mi ;
volu levigxi ,
sidigxu ,
kaj mangxu mian cxasajxon ,
por ke via animo min benu .
*
Kaj Isaak diris al sia filo :
Kiamaniere vi tiel rapide trovis ,
mia filo ?
Kaj tiu diris :
CXar la Eternulo ,
via Dio ,
sendis al mi renkonte .
*
Kaj Isaak diris al Jakob :
Alproksimigxu ,
kaj mi vin palpos ,
mia filo ,
cxu tio estas vi ,
mia filo Esav ,
aux ne .
*
Kaj Jakob alproksimigxis al sia patro Isaak ,
kaj tiu lin palpis ,
kaj diris :
La vocxo estas vocxo de Jakob ,
sed la manoj estas manoj de Esav .
*
Kaj li ne rekonis lin ,
cxar liaj manoj estis kiel la manoj de lia frato Esav ,
harkovritaj ;
kaj li benis lin .
*
Kaj li diris :
CXu tio estas vi ,
mia filo Esav ?
Kaj tiu diris :
Mi .
*
Kaj li diris :
Alsxovu al mi ,
kaj mi mangxos la cxasajxon de mia filo ,
por ke mia animo vin benu .
Kaj li alsxovis al li ,
kaj tiu mangxis ;
kaj li alportis al li vinon ,
kaj tiu trinkis .
*
Kaj lia patro Isaak diris al li :
Alproksimigxu kaj kisu min ,
mia filo .
*
Kaj li alproksimigxis kaj kisis lin ,
kaj tiu flaris la odoron de liaj vestoj ,
kaj li benis lin ,
kaj diris :
Vidu ,
la odoro de mia filo Estas kiel la odoro de kampo ,
kiun la Eternulo benis ;
*
Dio donu al vi roson cxielan Kaj grason de la tero Kaj multe da greno kaj mosto .
*
Popoloj vin servu ,
Kaj gentoj klinigxu antaux vi ;
Estu sinjoro super viaj fratoj ,
Kaj klinigxu antaux vi la filoj de via patrino ;
Viaj malbenantoj estu malbenataj ,
Kaj viaj benantoj estu benataj .