pBiblx2 Field Wise - User Settings



Genesis:27:6-29




esperanto@Genesis:27:6 @ Kaj Rebeka diris al sia filo Jakob jene: Mi auxdis, ke via patro diris al via frato Esav jene:

esperanto@Genesis:27:7 @ Alportu al mi cxasajxon kaj faru por mi bongustan mangxajxon, kaj mi mangxos, kaj mi benos vin antaux la Eternulo antaux mia morto.

esperanto@Genesis:27:8 @ Kaj nun, mia filo, auxskultu mian vocxon, kion mi ordonas al vi:

esperanto@Genesis:27:9 @ iru al la brutaro kaj alportu al mi de tie du bonajn kapridojn, kaj mi faros el ili bongustan mangxajxon por via patro, kian li amas;

esperanto@Genesis:27:10 @ kaj vi alportos al via patro, kaj li mangxos, por ke li benu vin antaux sia morto.

esperanto@Genesis:27:11 @ Kaj Jakob diris al sia patrino Rebeka: Mia frato Esav estas ja homo harkovrita, kaj mi estas homo glata;

esperanto@Genesis:27:12 @ eble mia patro min palpos, tiam mi estos en liaj okuloj kiel trompanto, kaj mi venigos sur min malbenon, sed ne benon.

esperanto@Genesis:27:13 @ Kaj lia patrino diris al li: Sur mi estu tiu malbeno, mia filo; nur auxskultu mian vocxon kaj iru, alportu al mi.

esperanto@Genesis:27:14 @ Kaj li iris kaj prenis kaj alportis al sia patrino, kaj lia patrino faris bongustan mangxajxon, kian amis lia patro.

esperanto@Genesis:27:15 @ Kaj Rebeka prenis la luksajn vestojn de sia pli maljuna filo Esav, kiujn sxi havis cxe si en la domo, kaj sxi vestis sian pli junan filon Jakob;

esperanto@Genesis:27:16 @ kaj per la feloj de la kapridoj sxi vestis liajn manojn kaj la glatajxon de lia kolo.

esperanto@Genesis:27:17 @ Kaj sxi donis la bongustan mangxajxon kaj la panon, kiujn sxi pretigis, en la manon de sia filo Jakob.

esperanto@Genesis:27:18 @ Kaj li venis al sia patro, kaj diris: Mia patro! Kaj tiu diris: Jen mi estas; kiu vi estas, mia filo?

esperanto@Genesis:27:19 @ Kaj Jakob diris al sia patro: Mi estas Esav, via unuenaskito; mi faris, kiel vi diris al mi; volu levigxi, sidigxu, kaj mangxu mian cxasajxon, por ke via animo min benu.

esperanto@Genesis:27:20 @ Kaj Isaak diris al sia filo: Kiamaniere vi tiel rapide trovis, mia filo? Kaj tiu diris: CXar la Eternulo, via Dio, sendis al mi renkonte.

esperanto@Genesis:27:21 @ Kaj Isaak diris al Jakob: Alproksimigxu, kaj mi vin palpos, mia filo, cxu tio estas vi, mia filo Esav, aux ne.

esperanto@Genesis:27:22 @ Kaj Jakob alproksimigxis al sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis, kaj diris: La vocxo estas vocxo de Jakob, sed la manoj estas manoj de Esav.

esperanto@Genesis:27:23 @ Kaj li ne rekonis lin, cxar liaj manoj estis kiel la manoj de lia frato Esav, harkovritaj; kaj li benis lin.

esperanto@Genesis:27:24 @ Kaj li diris: CXu tio estas vi, mia filo Esav? Kaj tiu diris: Mi.

esperanto@Genesis:27:25 @ Kaj li diris: Alsxovu al mi, kaj mi mangxos la cxasajxon de mia filo, por ke mia animo vin benu. Kaj li alsxovis al li, kaj tiu mangxis; kaj li alportis al li vinon, kaj tiu trinkis.

esperanto@Genesis:27:26 @ Kaj lia patro Isaak diris al li: Alproksimigxu kaj kisu min, mia filo.

esperanto@Genesis:27:27 @ Kaj li alproksimigxis kaj kisis lin, kaj tiu flaris la odoron de liaj vestoj, kaj li benis lin, kaj diris: Vidu, la odoro de mia filo Estas kiel la odoro de kampo, kiun la Eternulo benis;

esperanto@Genesis:27:28 @ Dio donu al vi roson cxielan Kaj grason de la tero Kaj multe da greno kaj mosto.

esperanto@Genesis:27:29 @ Popoloj vin servu, Kaj gentoj klinigxu antaux vi; Estu sinjoro super viaj fratoj, Kaj klinigxu antaux vi la filoj de via patrino; Viaj malbenantoj estu malbenataj, Kaj viaj benantoj estu benataj.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: