esperanto Genesis:31:36-42 SEEK
Seeker Overlay ON
*
Kaj Jakob ekkoleris kaj disputis kun Laban .
Kaj Jakob diris al Laban :
Kia estas mia kulpo ,
kia estas mia peko ,
ke vi persekutas min ?
*
Vi trapalpis cxiujn miajn apartenajxojn ;
kion vi trovis el la apartenajxoj de via domo ?
elmetu cxi tie antaux miaj parencoj kaj viaj ,
kaj ili jugxu inter ni ambaux .
*
Jam dudek jarojn mi estas cxe vi ;
viaj sxafoj kaj kaproj ne estis seninfanaj ;
la virsxafojn el via brutaro mi ne mangxis ;
*
kion sovagxaj bestoj dissxiris ,
tion mi ne alportis al vi :
gxi estis mia malprofito ;
de mi vi postulis cxion ,
kio estis sxtelita en tago aux sxtelita en nokto ;
*
dum la tago min konsumis la varmego ,
kaj dum la nokto la malvarmo ;
kaj dormo kuris for de miaj okuloj .
*
Tiaj estis la dudek jaroj ,
dum kiuj mi servis vin en via domo ,
dek kvar jarojn pro viaj du filinoj kaj ses jarojn pro viaj brutoj ;
kaj vi sxangxis mian laborpagon dekfoje .
*
Se ne estus kun mi la Dio de mia patro ,
la Dio de Abraham kaj Timo de Isaak ,
vi nun foririgus min kun nenio .
Mian mizeron kaj la laboron de miaj manoj vidis Dio kaj gxustigis vin hieraux .