esperanto Genesis:42-45 SEEK
Seeker Overlay ON
*
Kiam Jakob sciigxis ,
ke oni vendas grenon en Egiptujo ,
li diris al siaj filoj :
Kion vi rigardas ?
*
Kaj li diris :
Mi auxdis ,
ke oni vendas grenon en Egiptujo ;
veturu do tien kaj acxetu por ni tie grenon ,
por ke ni vivu kaj ne mortu .
*
Kaj forveturis dek fratoj de Jozef ,
por acxeti grenon en Egiptujo .
*
Sed Benjamenon ,
la fraton de Jozef ,
Jakob ne sendis kun liaj fratoj ;
cxar li timis ,
ke eble lin trafos malfelicxo .
*
Kaj la filoj de Izrael venis ,
por acxeti grenon ,
kune kun aliaj venintoj ;
cxar estis malsato en la lando Kanaana .
*
Kaj Jozef estis la estro super la lando ,
kaj li estis la vendanto de la greno por la tuta popolo de la lando .
Kaj la fratoj de Jozef venis kaj klinigxis al li vizagxaltere .
*
Kiam Jozef ekvidis siajn fratojn ,
li rekonis ilin ;
sed li sxajnigis sin fremda al ili kaj parolis kun ili malafable ,
kaj diris al ili :
El kie vi venis ?
Kaj ili diris :
El la lando Kanaana ,
por acxeti mangxajxon .
*
Jozef rekonis siajn fratojn ,
sed ili lin ne rekonis .
*
Kaj Jozef rememoris la songxojn ,
kiujn li songxis pri ili .
Kaj li diris al ili :
Vi estas spionoj :
vi venis ,
por vidi la malfortajn lokojn de la lando .
*
Kaj ili diris al li :
Ne ,
mia sinjoro !
viaj sklavoj venis ,
por acxeti mangxajxon .
*
Ni cxiuj estas filoj de unu homo ;
ni estas honestaj ;
viaj sklavoj neniam estis spionoj .
*
Sed li diris al ili :
Ne ,
vi venis ,
por vidi la malfortajn lokojn de la lando .
*
Ili diris :
Ni ,
viaj sklavoj ,
estas dek du fratoj ,
filoj de unu homo en la lando Kanaana ;
la plej juna estas nun kun nia patro ,
kaj unu malaperis .
*
Kaj Jozef diris al ili :
Estas tio ,
kion mi diris al vi ,
vi estas spionoj .
*
Per tio mi vin elprovos :
mi jxuras per la vivo de Faraono ,
ke vi foriros el cxi tie nur tiam ,
kiam venos cxi tien via plej juna frato .
*
Sendu unu el vi ,
ke li alkonduku vian fraton ;
sed vi estos malliberigitaj ,
kaj oni esploros viajn vortojn ,
cxu vi diris la veron ;
se ne ,
tiam mi jxuras per la vivo de Faraono ,
ke vi estas spionoj .
*
Kaj li metis ilin sub gardon por la dauxro de tri tagoj .
*
Kaj Jozef diris al ili en la tria tago :
Tion faru ,
kaj vi restos vivaj ,
cxar mi havas timon antaux Dio .
*
Se vi estas homoj honestaj ,
tiam unu el viaj fratoj restu malliberigita en la domo ,
en kiu oni vin gardas ,
kaj vi iru kaj forportu hejmen la grenon ,
kiun vi acxetis kontraux la malsato .
*
Sed vian plej junan fraton venigu al mi ,
por ke pruvigxu la vereco de viaj vortoj kaj por ke vi ne mortu .
Kaj ili faris tiel .
*
Kaj ili diris unu al alia :
Vere ni estas kulpaj pro nia frato ;
cxar ni vidis la suferadon de lia animo ,
kiam li petegis nin ,
sed ni ne auxskultis ;
por tio venis sur nin cxi tiu sufero .
*
Kaj Ruben respondis al ili ,
dirante :
Mi diris ja al vi :
Ne peku rilate la infanon ;
sed vi ne obeis ;
nun lia sango estas repostulata .
*
Kaj ili ne sciis ,
ke Jozef komprenas ;
cxar inter ili estis tradukanto .
*
Kaj li deturnis sin de ili kaj ekploris ;
poste li denove returnis sin al ili kaj parolis kun ili ,
kaj li prenis el inter ili Simeonon kaj ligis lin antaux iliaj okuloj .
*
Kaj Jozef ordonis plenigi iliajn sakojn per greno kaj redoni ilian monon al cxiu en lian sakon kaj doni al ili mangxajxon por la vojo .
Tiel oni faris al ili .
*
Kaj ili metis sian grenon sur siajn azenojn kaj foriris .
*
Kaj unu el ili malfermis sian sakon ,
por doni furagxon al sia azeno dum la nokta halto ,
kaj li ekvidis sian monon ,
kiu estis en la aperturo de lia sako .
*
Kaj li diris al siaj fratoj :
Mia mono estas redonita ;
jen gxi estas en mia sako .
Tiam konsternigxis iliaj koroj ,
kaj kun tremo ili diris unuj al la aliaj :
Kial Dio faris tion al ni ?
*
Kiam ili venis al sia patro Jakob en la landon Kanaanan ,
ili rakontis al li cxion ,
kio okazis al ili ,
dirante :
*
La homo ,
kiu estas sinjoro super tiu lando ,
parolis kun ni malafable ,
kaj diris ,
ke ni estas spionoj en la lando .
*
Kaj ni diris al li :
Ni estas homoj honestaj ,
ni neniam estis spionoj ;
*
ni estas dek du fratoj ,
filoj de nia patro ;
unu malaperis ,
kaj la plej juna estas nun kun nia patro en la lando Kanaana .
*
Tiam diris al ni la homo ,
kiu estas sinjoro super la lando :
Per tio mi konvinkigxos ,
ke vi estas homoj honestaj :
unu el viaj fratoj lasu cxe mi ,
kaj la necesan grenon por via hejmo prenu kaj iru ;
*
kaj venigu al mi vian plej junan fraton ;
tiam mi scios ,
ke vi ne estas spionoj ,
ke vi estas honestaj homoj ;
vian fraton mi redonos al vi ,
kaj vi povos negoci en la lando .
*
Kiam ili malplenigis siajn sakojn ,
montrigxis ,
ke cxiu el ili havas sian ligajxon da mono en sia sako .
Kaj ili vidis siajn ligajxojn da mono ,
ili kaj ilia patro ,
kaj ili timigxis .
*
Kaj ilia patro Jakob diris al ili :
Vi min seninfanigis ;
Jozef forestas ,
kaj Simeon forestas ,
kaj Benjamenon vi volas forpreni !
sur min cxio falis !
*
Tiam Ruben diris al sia patro jene :
Miajn du filojn mortigu ,
se mi ne revenigos lin al vi ;
donu lin en mian manon ,
kaj mi revenigos lin al vi .
*
Sed li diris :
Mia filo ne iros kun vi ;
cxar lia frato mortis ,
kaj li sola restis .
Se lin trafos malfelicxo sur la vojo ,
kiun vi iros ,
tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malgxojo en SXeolon .
*
La malsato estis tre premanta en la lando .
*
Kiam ili formangxis la grenon ,
kiun ili venigis el Egiptujo ,
ilia patro diris al ili :
Iru denove kaj acxetu por ni iom da pano .
*
Tiam Jehuda diris al li jene :
Tiu homo tre severe diris al ni :
Ne aperu antaux mi ,
se via frato ne estos kun vi .
*
Se vi sendos nian fraton kun ni ,
tiam ni iros kaj acxetos por vi panon ;
*
sed se vi ne sendos ,
tiam ni ne iros ;
cxar tiu homo diris al ni :
Ne aperu antaux mi ,
se via frato ne estos kun vi .
*
Kaj Izrael diris :
Kial vi faris al mi tian malbonon ,
kaj diris al la homo ,
ke vi havas ankoraux fraton ?
*
Kaj ili diris :
La homo severe demandis pri ni kaj pri nia familio ,
dirante :
CXu via patro ankoraux vivas ?
cxu vi havas fraton ?
Kaj ni respondis al li tiujn demandojn .
CXu ni povis scii ,
ke li diros :
Venigu vian fraton ?
*
Kaj Jehuda diris al sia patro Izrael :
Sendu la knabon kun mi ,
tiam ni levigxos kaj iros ,
por ke ni vivu kaj ne mortu ,
ni kaj vi kaj niaj infanoj .
*
Mi garantios por li ,
el miaj manoj vi lin postulos .
Se mi ne revenigos lin al vi kaj ne starigos antaux via vizagxo ,
tiam mi estos kulpa antaux vi dum la tuta vivo .
*
Se ni ne prokrastus ,
ni jam du fojojn estus revenintaj .
*
Tiam diris al ili ilia patro Izrael :
Se estas tiel ,
tiam faru jene :
prenu el la plej bonaj fruktoj de la lando en viajn vazojn ,
kaj alportu al la homo donacon :
iom da balzamo kaj iom da mielo ,
aromajxon kaj mirhon ,
pistakojn kaj migdalojn .
*
Kaj da mono prenu duoblan sumon en viajn manojn ,
kaj la monon ,
kiu estis metita returne en la aperturojn de viaj sakoj ,
redonu per viaj manoj :
eble okazis eraro .
*
Kaj vian fraton prenu ,
kaj levigxu kaj iru returne al tiu homo .
*
Kaj Dio la Plejpotenca akirigu al vi kompaton de tiu homo ,
ke li resendu kun vi vian alian fraton kaj Benjamenon ;
sed mi ,
se mi seninfanigxis ,
mi restu seninfana .
*
Kaj la homoj prenis tiujn donacojn ,
kaj da mono ili prenis duoblan sumon en siajn manojn ,
kaj ankaux Benjamenon ;
kaj ili levigxis kaj iris Egiptujon kaj starigxis antaux Jozef .
*
Kiam Jozef vidis kun ili Benjamenon ,
li diris al la estro de sia domo :
Enkonduku tiujn homojn en la domon ,
kaj bucxu bruton kaj pretigu ;
cxar kun mi mangxos tiuj homoj hodiaux tagmeze .
*
Kaj la homo faris ,
kiel diris Jozef ,
kaj la homo enkondukis tiujn homojn en la domon de Jozef .
*
Kaj tiuj homoj ektimis ,
kiam oni enkondukis ilin en la domon de Jozef ,
kaj ili diris :
Pro la mono ,
kiu antauxe estis metita returne en niajn sakojn ,
oni enkondukis nin ,
por jxeti sur nin kalumnion kaj ataki nin ,
kaj preni nin kiel sklavojn kune kun niaj azenoj .
*
Kaj ili aliris al la homo ,
kiu estis estro super la domo de Jozef ,
kaj ekparolis al li cxe la pordo de la domo .
*
Kaj ili diris :
Pardonu ,
nia sinjoro !
ni estis venintaj ,
por acxeti panon ;
*
sed kiam ni venis al la noktohaltejo kaj ni malfermis niajn sakojn ,
ni ekvidis ,
ke la mono de cxiu el ni estas en la aperturo de lia sako ,
nia mono laux gxia plena pezo ;
tial ni gxin realportis per niaj manoj .
*
Kaj alian monon ni alportis per niaj manoj ,
por acxeti panon .
Ni ne scias ,
kiu metis nian monon en niajn sakojn .
*
Kaj li diris :
Estu trankvilaj ,
ne timu .
Via Dio kaj la Dio de via patro donis al vi trezoron en viajn sakojn ;
vian monon mi ricevis .
Kaj li elkondukis al ili Simeonon .
*
Kaj tiu homo enkondukis ilin en la domon de Jozef kaj donis akvon ,
kaj ili lavis siajn piedojn ;
kaj li donis mangxon al iliaj azenoj .
*
Kaj ili pretigis la donacojn por la veno de Jozef tagmeze ;
cxar ili auxdis ,
ke tie ili mangxos panon .
*
Kaj Jozef venis hejmen ;
kaj ili alportis al li en la domon la donacojn ,
kiujn ili havis en la manoj ,
kaj klinigxis al li gxis la tero .
*
Kaj li demandis ilin pri ilia farto ,
kaj diris :
CXu bone fartas via maljuna patro ,
pri kiu vi diris al mi ?
cxu li vivas ankoraux ?
*
Kaj ili diris :
Via sklavo nia patro fartas bone ;
li vivas ankoraux .
Kaj ili klinigxis kaj jxetis sin antaux li sur la teron .
*
Kaj li levis siajn okulojn ,
kaj ekvidis sian fraton Benjamen ,
la filon de lia patrino ,
kaj li diris :
CXu tio estas via plej juna frato ,
pri kiu vi diris al mi ?
Kaj li diris :
Dio vin favoru ,
mia filo .
*
Kaj Jozef forrapidis ,
cxar ekflamis lia interno pro lia frato kaj li volis plori .
Kaj li eniris en internan cxambron kaj ploris tie .
*
Sed li lavis sian vizagxon kaj eliris ,
kaj tenis sin forte ,
kaj diris :
Surtabligu panon !
*
Kaj oni surtabligis por li aparte ,
kaj por ili aparte ,
kaj por la Egiptoj ,
kiuj mangxis kun li ,
aparte ;
cxar la Egiptoj ne povas mangxi panon kun Hebreoj :
tio estas abomenindajxo por ili .
*
Kaj ili sidigxis antaux li ,
pli maljuna laux sia maljuneco kaj pli juna laux sia juneco ;
kaj la homoj miris unu antaux alia .
*
Kaj oni portis al ili mangxajxon de lia tablo ;
sed la porcio de Benjamen estis kvinoble pli granda ,
ol la porcioj de cxiuj .
Kaj ili trinkis kaj ebriigxis kun li .
*
Kaj Jozef ordonis al la estro de sia domo jene :
Plenigu la sakojn de tiuj homoj per greno tiom ,
kiom ili nur povas porti ,
kaj metu la monon de cxiu en la aperturon de lia sako ;
*
kaj mian pokalon ,
la argxentan pokalon ,
metu en la aperturon de la sako de la plej juna ,
kune kun la mono por lia greno .
Kaj tiu faris ,
kiel Jozef diris .
*
Kiam eklumis la mateno ,
oni forsendis la homojn ,
ilin kaj iliajn azenojn .
*
Kiam ili eliris el la urbo kaj ankoraux ne estis malproksime ,
Jozef diris al la estro de sia domo :
Levigxu ,
kuru post tiuj homoj ,
kaj kiam vi atingos ilin ,
diru al ili :
Kial vi pagis malbonon por bono ?
*
GXi estas ja tiu pokalo ,
el kiu trinkas mia sinjoro ,
kaj li ankaux auxguras sur gxi !
vi agis malbone !
*
Kaj li kuratingis ilin kaj diris al ili tiujn vortojn .
*
Kaj ili diris al li :
Kial mia sinjoro parolas tiajn vortojn ?
Dio gardu viajn sklavojn de farado de tia afero !
*
Jen la monon ,
kiun ni trovis en la aperturoj de niaj sakoj ,
ni realportis al vi el la lando Kanaana ;
kiel do ni sxtelus el la domo de via sinjoro argxenton aux oron ?
*
Tiu el viaj sklavoj ,
cxe kiu oni gxin trovos ,
mortu ,
kaj ankaux ni farigxu sklavoj al mia sinjoro .
*
Kaj li diris :
GXi estu laux viaj vortoj :
tiu ,
cxe kiu gxi trovigxos ,
estu mia sklavo ,
sed vi estos senkulpaj .
*
Kaj rapide cxiu el ili mallevis sian sakon sur la teron ,
kaj cxiu malfermis sian sakon .
*
Kaj li sercxis ;
de la plej maljuna li komencis ,
kaj per la plej juna li finis .
Kaj la pokalo trovigxis en la sako de Benjamen .
*
Tiam ili dissxiris siajn vestojn ,
kaj cxiu metis la sxargxon sur sian azenon ,
kaj ili reiris en la urbon .
*
Kaj Jehuda kaj liaj fratoj venis en la domon de Jozef ,
kiu estis ankoraux tie ,
kaj ili jxetis sin antaux li sur la teron .
*
Kaj Jozef diris al ili :
Kian aferon vi faris !
cxu vi ne scias ,
ke tia homo ,
kiel mi ,
facile divenos ?
*
Tiam Jehuda diris :
Kion ni diru al mia sinjoro ?
kion ni parolu kaj per kio ni nin pravigu ?
Dio trovis la pekon de viaj sklavoj !
jen ni estas sklavoj al mia sinjoro ,
ni kaj ankaux tiu ,
en kies manoj trovigxis la pokalo .
*
Sed li diris :
Dio min gardu de tia faro !
la homo ,
en kies mano trovigxis la pokalo ,
estos sklavo al mi ,
sed vi iru en paco al via patro .
*
Tiam Jehuda aliris al li ,
kaj diris :
Permesu ,
mia sinjoro ,
ke via sklavo diru vorton en la orelojn de mia sinjoro ,
kaj ne kolerigxu kontraux via sklavo ,
cxar vi estas kiel Faraono .
*
Mia sinjoro demandis siajn sklavojn ,
dirante :
CXu vi havas patron aux fraton ?
*
Kaj ni diris al mia sinjoro :
Ni havas maljunan patron ,
kaj malgrandan knabon ,
naskitan en lia maljuneco ;
kaj lia frato mortis ,
kaj li restis sola de sia patrino ,
kaj lia patro lin amas .
*
Tiam vi diris al viaj sklavoj :
Venigu lin al mi ,
ke mi lin rigardu .
*
Sed ni diris al mia sinjoro :
La knabo ne povas forlasi sian patron ;
cxar se li forlasos sian patron ,
tiu mortos .
*
Tiam vi diris al viaj sklavoj :
Se ne venos kun vi via plej juna frato ,
tiam ne aperu plu antaux mia vizagxo .
*
Kaj kiam ni venis al via sklavo nia patro ,
ni diris al li la vortojn de mia sinjoro .
*
Nia patro diris :
Reiru ,
acxetu por ni iom da greno .
*
Sed ni diris :
Ni ne povas iri ;
se estos kun ni nia plej juna frato ,
tiam ni iros ;
cxar ni ne povas aperi antaux la vizagxo de tiu homo ,
se nia plej juna frato ne estos kun ni .
*
Tiam via sklavo nia patro diris al ni :
Vi scias ,
ke mia edzino naskis al mi du ;
*
sed unu foriris de mi ,
kaj mi diris :
Li estas dissxirita ;
kaj mi ne vidis lin gxis nun ;
*
se vi ankaux cxi tiun prenos de mi kaj lin trafos malfelicxo ,
tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malgxojo en SXeolon .
*
Kaj nun se mi venos al via sklavo mia patro kaj ne estos kun ni la knabo ,
al kies animo estas alligita lia animo ,
*
tiam ,
ekvidinte ,
ke la knabo forestas ,
li mortos ;
kaj viaj sklavoj enirigos la grizajn harojn de via sklavo nia patro kun malgxojo en SXeolon .
*
CXar mi ,
via sklavo ,
garantiis por la knabo antaux mia patro ,
dirante :
Se mi ne revenigos lin al vi ,
mi estos kulpa antaux mia patro por cxiam .
*
Tial mi ,
via sklavo ,
restu anstataux la knabo kiel sklavo cxe mia sinjoro ,
sed la knabo iru kun siaj fratoj .
*
CXar kiel mi iros al mia patro ,
se la knabo ne estos kun mi ?
mi tiam vidus la malfelicxon ,
kiu trafos mian patron .
*
Tiam Jozef ne povis plu sin deteni antaux cxiuj ,
kiuj staris cxirkaux li ,
kaj li ekkriis :
Elirigu cxiujn for de mi .
Kaj neniu restis cxe li ,
kiam Jozef rekonigis sin al siaj fratoj .
*
Kaj li lauxte ekploris ,
kaj auxdis la Egiptoj ,
kaj auxdis la domo de Faraono .
*
Kaj Jozef diris al siaj fratoj :
Mi estas Jozef ;
cxu mia patro vivas ankoraux ?
Sed liaj fratoj ne povis respondi al li ,
cxar ili konfuzigxis antaux li .
*
Kaj Jozef diris al siaj fratoj :
Aliru do al mi .
Kaj ili aliris .
Kaj li diris :
Mi estas Jozef ,
via frato ,
kiun vi vendis en Egiptujon .
*
Sed nun ne afliktigxu ,
kaj ne bedauxru ,
ke vi vendis min cxi tien ;
cxar por la savo de via vivo Dio sendis min antaux vi .
*
CXar nun jam du jarojn dauxras la malsato en la lando ,
sed ankoraux dum kvin jaroj ne estos plugado nek rikoltado .
*
Kaj Dio sendis min antaux vi ,
por vin restigi sur la tero kaj por konservi vian vivon per granda savo .
*
Sciu do ,
ne vi sendis min cxi tien ,
sed Dio ;
kaj Li faris min patro al Faraono ,
kaj sinjoro super lia tuta domo ,
kaj reganto super la tuta Egipta lando .
*
Iru rapide al mia patro ,
kaj diru al li :
Tiele diris via filo Jozef :
Dio faris min sinjoro super la tuta Egiptujo ;
venu al mi ,
ne prokrastu .
*
Vi logxos en la lando Gosxen ,
kaj vi estos proksime de mi ,
vi kaj viaj filoj kaj la filoj de viaj filoj ,
kaj viaj sxafoj kaj viaj bovoj ,
kaj cxio ,
kion vi havas .
*
Kaj mi nutros vin tie ,
cxar ankoraux kvin jarojn dauxros la malsato ;
por ke ne mizerigxu vi kaj via domo ,
kaj cxio ,
kion vi havas .
*
Kaj jen viaj okuloj nun vidas ,
kaj ankaux la okuloj de mia frato Benjamen ,
ke mia busxo parolas al vi .
*
Kaj rakontu al mia patro pri mia tuta gloro en Egiptujo ,
kaj cxion ,
kion vi vidis ;
kaj rapide venigu mian patron cxi tien .
*
Kaj li jxetis sin sur la kolon de sia frato Benjamen kaj ploris ,
kaj Benjamen ploris sur lia kolo .
*
Kaj li kisis cxiujn siajn fratojn kaj ploris super ili .
Poste liaj fratoj ekparolis kun li .
*
Kaj la famo venis en la domon de Faraono ,
ke venis la fratoj de Jozef .
Kaj tio placxis al Faraono kaj al liaj servantoj .
*
Kaj Faraono diris al Jozef :
Diru al viaj fratoj :
Faru tion ,
sxargxu viajn brutojn kaj iru en la landon Kanaanan ;
*
kaj prenu vian patron kaj viajn familiojn ,
kaj venu al mi ;
mi donos al vi cxion bonan en la Egipta lando ,
kaj vi mangxos la grasajxon de la lando .
*
Kaj ordonu al ili jene :
Prenu al vi el la Egipta lando veturilojn por viaj infanoj kaj virinoj ,
kaj kunprenu vian patron kaj venu .
*
Kaj ne tro zorgu pri viaj ajxoj ;
cxar cxio bona en la Egipta lando estas al via dispono .
*
Kaj la filoj de Izrael faris tiel .
Kaj Jozef donis al ili veturilojn laux la ordono de Faraono ,
kaj li donis al ili provizojn por la vojo .
*
Al cxiuj li donis novajn vestojn ,
sed al Benjamen li donis tricent argxentajn monerojn kaj kvin novajn vestojn .
*
Kaj por sia patro li sendis dek azenojn ,
sxargxitajn per bonajxo el Egiptujo ,
kaj dek azeninojn ,
sxargxitajn per greno ,
pano ,
kaj mangxajxo por lia patro por la vojo .
*
Kaj li forsendis siajn fratojn ,
kaj ili iris .
Kaj li diris al ili :
Ne malpacu dum la vojo .
*
Kaj ili eliris el Egiptujo kaj venis en la landon Kanaanan al sia patro Jakob .
*
Kaj ili sciigis al li ,
dirante :
Jozef vivas ankoraux ,
kaj li regas nun super la tuta Egipta lando .
Kaj lia koro konfuzigxis ,
cxar li ne kredis al ili .
*
Kaj ili rediris al li cxiujn vortojn de Jozef ,
kiujn li diris al ili ;
kaj li vidis la veturilojn ,
kiujn Jozef sendis ,
por veturigi lin ,
kaj tiam la spirito de ilia patro Jakob revivigxis .
*
Kaj Izrael diris :
Suficxas ,
ke mia filo Jozef ankoraux vivas :
mi iros kaj vidos lin ,
antaux ol mi mortos .
*
Izrael ekiris kun cxio ,
kion li havis ,
kaj li venis en Beer-SXeban ,
kaj li alportis oferojn al la Dio de sia patro Isaak .