esperanto Habakkuk:1:12-2:1
esperanto@Habakkuk:1:12 @ Sed Vi estas ja de cxiam, ho Eternulo, mia sankta Dio! ne lasu nin morti. Vi, ho Eternulo, aperigis ilin por jugxo; Vi, ho nia Roko, destinis ilin por puni.
esperanto@Habakkuk:1:13 @ Viaj okuloj estas tro puraj, por vidi malbonon, kaj rigardi maljustajxon Vi ne povas; kiel do Vi rigardas malhonestulojn, kaj silentas, kiam malpiulo englutas tiun, kiu estas pli virta ol li?
esperanto@Habakkuk:1:14 @ Kial Vi faras la homojn kiel fisxoj en la maro, kiel rampajxoj, kiuj ne havas reganton?
esperanto@Habakkuk:1:15 @ CXiujn ili tiras per fisxhoko, kaptas per sia reto, amasigas per sia fisxreto; kaj tial ili gxojas kaj triumfas.
esperanto@Habakkuk:1:16 @ Tial ili alportas oferojn al sia reto, incensas al sia fisxreto; cxar per cxi tiuj grasigxis ilia parto kaj bonigxis ilia mangxajxo.
esperanto@Habakkuk:1:17 @ CXu por tio ili devas jxetadi sian reton kaj sencxese mortigadi naciojn senindulge?
esperanto@Habakkuk:2:1 @ Sur mia gardista posteno mi staris; kaj, starigxinte sur turo, mi observis, por vidi, kion Li diros al mi kaj kion mi devas respondi al la riprocxo kontraux mi.