esperanto Haggai:2:10-19 SEEK
Seeker Overlay ON
*
En la dudek-kvara tago de la nauxa monato ,
en la dua jaro de Dario ,
aperis vorto de la Eternulo per la profeto HXagaj ,
dirante :
*
Tiele diras la Eternulo Cebaot:Petu de la pastroj instruon ,
kaj diru :
*
Jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto ,
kaj per sia basko li ektusxis panon aux ion kuiritan aux vinon aux oleon aux ian mangxajxon-cxu gxi tiam farigxos sankta ?
La pastroj respondis kaj diris:Ne .
*
HXagaj plue diris:Kaj se cxion cxi tion ektusxos iu ,
kiu malpurigxis per mortinto-cxu gxi tiam malpurigxos ?
La pastroj respondis kaj diris:GXi malpurigxos .
*
Tiam HXagaj diris:Tia estas cxi tiu popolo ,
kaj tia estas cxi tiu gento antaux Mi ,
diras la Eternulo ,
kaj tiaj estas cxiuj faroj de iliaj manoj ;
kaj cxio ,
kion ili tie alportas ,
estas malpura .
*
Nun pripensu bone la tempon de cxi tiu tago malantauxen ,
antaux ol estis metita sxtono sur sxtonon en la templo de la Eternulo :
*
kiam iu venis al garbaro ,
kiu devis havi dudek mezurojn ,
gxi havis nur dek ;
kiam iu venis al la vinpremejo ,
por cxerpi kvindek mezurojn ,
trovigxis nur dudek ;
*
Mi frapis vin per sekiga vento ,
per forvelkado kaj per hajlo cxiujn laborojn de viaj manoj ,
sed vi tamen ne turnis vin al Mi ,
diras la Eternulo .
*
Pripensu bone la tempon de cxi tiu tago malantauxen ,
de la dudek-kvara tago de la nauxa monato ,
de la tago ,
en kiu estas fondita la templo de la Eternulo ;
pripensu bone :
*
cxu trovigxas semoj en la grenejo ?
gxis nun la vinberbrancxo ,
la figarbo ,
la granatarbo ,
kaj la olivarbo ne donis fruktojn ;
sed de post cxi tiu tago Mi vin benos .