Job:38




esperanto@Job:38:1 @ La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris:

esperanto@Job:38:2 @ Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon Per vortoj sensencaj?

esperanto@Job:38:3 @ Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.

esperanto@Job:38:4 @ Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion.

esperanto@Job:38:5 @ Kiu starigis gxiajn mezurojn, se vi tion scias? Aux kiu etendis super gxi rektosxnuron?

esperanto@Job:38:6 @ Sur kio estas enfortikigitaj gxiaj bazoj, Aux kiu kusxigis gxian angulsxtonon,

esperanto@Job:38:7 @ Dum komuna glorkantado de la matenaj steloj Kaj gxojkriado de cxiuj filoj de Dio?

esperanto@Job:38:8 @ Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam gxi elpusxigxis kvazaux el la ventro de patrino;

esperanto@Job:38:9 @ Kiam Mi faris la nubon gxia vesto Kaj mallumon gxiaj vindajxoj,

esperanto@Job:38:10 @ Kaj starigis al gxi limon Kaj faris riglilojn kaj pordojn,

esperanto@Job:38:11 @ Kaj diris:GXis cxi tie aliru, sed ne plu, Kaj cxi tie rompigxados viaj majestaj ondoj?

esperanto@Job:38:12 @ CXu vi en via vivo iam ordonis al la mateno, Montris al la matenrugxo gxian lokon,

esperanto@Job:38:13 @ Ke gxi kaptu la randojn de la tero, Kaj ke la malpiuloj deskuigxu el gxi;

esperanto@Job:38:14 @ Ke ilia internajxo renversigxu kiel koto, Kaj ke ili tute konfuzigxu;

esperanto@Job:38:15 @ Ke de la malpiuloj forprenigxu ilia lumo, Kaj ilia malhumila brako estu rompita?

esperanto@Job:38:16 @ CXu vi venis gxis la fontoj de la maro? Kaj cxu vi iradis sur la fundo de la abismo?

esperanto@Job:38:17 @ CXu malfermigxis antaux vi la pordego de la morto? Kaj cxu vi vidis la pordegon de la mallumego?

esperanto@Job:38:18 @ CXu vi pririgardis la largxon de la tero? Diru, cxu vi scias cxion cxi tion?

esperanto@Job:38:19 @ Kie estas la vojo al la logxejo de la lumo, Kaj kie estas la loko de la mallumo,

esperanto@Job:38:20 @ Ke vi konduku gxin al gxia limo, Kaj ke vi rimarku la vojetojn al gxia domo?

esperanto@Job:38:21 @ CXu vi sciis, kiam vi naskigxos Kaj kiel granda estos la nombro de viaj tagoj?

esperanto@Job:38:22 @ CXu vi venis al la devenejo de la negxo, Kaj cxu vi vidis la devenejon de la hajlo,

esperanto@Job:38:23 @ Kiujn Mi konservas por la tempo de suferado, Por la tago de batalo kaj milito?

esperanto@Job:38:24 @ Kie estas la vojo, laux kiu dividigxas la lumo, Diskuras la orienta vento super la teron?

esperanto@Job:38:25 @ Kiu destinis direkton por la fluo Kaj vojon por la tondra fulmo,

esperanto@Job:38:26 @ Por doni pluvon sur teron, kie neniu trovigxas, Sur dezerton senhoman,

esperanto@Job:38:27 @ Por nutri dezerton kaj stepon Kaj kreskigi verdan herbon?

esperanto@Job:38:28 @ CXu la pluvo havas patron? Aux kiu naskigis la gutojn de roso?

esperanto@Job:38:29 @ El kies ventro eliris la glacio? Kaj kiu naskis la prujnon sub la cxielo?

esperanto@Job:38:30 @ Simile al sxtono malmoligxas la akvo, Kaj la suprajxo de la abismo kunfirmigxas.

esperanto@Job:38:31 @ CXu vi povas ligi la ligilon de la Plejadoj? Aux cxu vi povas malligi la ligon de Oriono?

esperanto@Job:38:32 @ CXu vi povas elirigi iliatempe la planedojn, Kaj konduki la Ursinon kun gxiaj infanoj?

esperanto@Job:38:33 @ CXu vi konas la legxojn de la cxielo? Aux cxu vi povas arangxi gxian regadon super la tero?

esperanto@Job:38:34 @ CXu vi povas levi al la nubo vian vocxon, Ke abundo da akvo vin kovru?

esperanto@Job:38:35 @ CXu vi povas sendi fulmojn, Ke ili iru kaj diru al vi:Jen ni estas?

esperanto@Job:38:36 @ Kiu metis en la internon la sagxon? Kaj kiu donis al la koro la prudenton?

esperanto@Job:38:37 @ Kiu estas tiel sagxa, ke li povu kalkuli la nubojn? Kaj kiu elversxas la felsakojn de la cxielo,

esperanto@Job:38:38 @ Kiam la polvo kunfandigxas Kaj la terbuloj kungluigxas?

esperanto@Job:38:39 @ CXu vi cxasas kaptajxon por la leonino, Kaj satigas la leonidojn,

esperanto@Job:38:40 @ Kiam ili kusxas en la nestegoj, Sidas embuske en la lauxbo?

esperanto@Job:38:41 @ Kiu pretigas al la korvo gxian mangxajxon, Kiam gxiaj idoj krias al Dio, Vagflugas, ne havante, kion mangxi?


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: