John:1:1-11
esperanto@John:1:1 @ En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.
esperanto@John:1:2 @ Tiu estis en la komenco kun Dio.
esperanto@John:1:3 @ CXio estigxis per li; kaj aparte de li estigxis nenio, kio estigxis.
esperanto@John:1:4 @ En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj.
esperanto@John:1:5 @ Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo gxin ne venkis.
esperanto@John:1:6 @ De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano.
esperanto@John:1:7 @ Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke cxiuj per li kredu.
esperanto@John:1:8 @ Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo.
esperanto@John:1:9 @ Tio estis la vera lumo, kiu lumas al cxiu homo, venanta en la mondon.
esperanto@John:1:10 @ Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estigxis, kaj la mondo lin ne konis.
esperanto@John:1:11 @ Li venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis.