John:10:1-21
Seeker Overlay ON
*
Vere ,
vere ,
mi diras al vi:Kiu eniras en la sxafejon ne tra la pordo ,
sed aliloke suprengrimpas ,
tiu estas sxtelisto kaj rabisto .
*
Sed kiu eniras tra la pordo ,
tiu estas la pasxtisto de la sxafoj .
*
Al tiu la pordisto malfermas ;
kaj la sxafoj auxskultas lian vocxon ,
kaj li alvokas laux nomoj siajn proprajn sxafojn ,
kaj elkondukas ilin .
*
Kaj kiam li kondukis eksteren siajn sxafojn ,
li iras antaux ili ,
kaj la sxafoj lin sekvas ,
cxar ili konas lian vocxon .
*
Kaj fremdulon ili ne sekvos ,
sed forkuros de li ,
cxar ili ne konas la vocxon de fremduloj .
*
Tiun alegorion Jesuo diris al ili ;
sed ili ne komprenis ,
kiajn aferojn li parolas al ili .
*
Jesuo do diris denove al ili:Vere ,
vere ,
mi diras al vi:Mi estas la pordo de la sxafoj .
*
CXiuj ,
kiuj venis pli frue ol mi ,
estas sxtelistoj kaj rabistoj ;
sed la sxafoj ne auxskultis ilin .
*
Mi estas la pordo ;
se iu tra mi eniras ,
tiu estos savita ;
kaj li eniros kaj eliros ,
kaj trovos pasxtajxon .
*
La sxtelisto ne venas ,
krom por sxteli kaj bucxi kaj pereigi ;
mi venis ,
por ke ili havu vivon ,
kaj havu gxin abunde .
*
Mi estas la bona pasxtisto ;
la bona pasxtisto demetas sian vivon por la sxafoj .
*
La dungito ,
kaj tiu ,
kiu ne estas pasxtisto ,
kies proprajxo la sxafoj ne estas ,
ekvidas la lupon venanta kaj lasas la sxafojn kaj forkuras ;
kaj la lupo ilin kaptas kaj dispelas ;
*
li forkuras tial ,
ke li estas dungito kaj ne zorgas pri la sxafoj .
*
Mi estas la bona pasxtisto ,
kaj mi konas la miajn ,
kaj la miaj min konas
*
tiel same ,
kiel la Patro min konas ,
kaj mi konas la Patron ;
kaj mi demetas mian vivon por la sxafoj .
*
Kaj aliajn sxafojn mi havas ,
kiuj ne estas de cxi tiu gregejo ;
ilin ankaux mi devas alkonduki ,
kaj ili auxskultos mian vocxon ;
kaj estos unu grego ,
unu pasxtisto .
*
Pro tio la Patro min amas ,
ke mi demetas mian vivon ,
por ke mi gxin reprenu .
*
Neniu gxin forprenas de mi ,
sed mi gxin demetas memvole .
Mi havas la rajton gxin demeti ,
kaj mi havas la rajton gxin repreni .
CXi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro .
*
Denove farigxis malkonsento inter la Judoj pro tiuj diroj .
*
Kaj multaj el ili diris:Li havas demonon kaj estas freneza ;
kial vi lin auxskultas ?
*
Aliaj diris:Tiuj ne estas diroj de demonhavanto .
CXu demono povas malfermi la okulojn de blinduloj ?