John:12:12-19




esperanto@John:12:12 @ En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciigxinte, ke Jesuo venas al Jerusalem,

esperanto@John:12:13 @ prenis brancxojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis:Hosana! Estu benata la Regxo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo!

esperanto@John:12:14 @ Kaj Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur gxi, kiel estas skribite:

esperanto@John:12:15 @ Ne timu, filino de Cion:jen via Regxo venas, sidanta sur ido de azeno.

esperanto@John:12:16 @ Tion la discxiploj unue ne komprenis; sed post la glorigxo de Jesuo ili rememoris, ke tio estis skribita pri li kaj ke oni faris al li tion.

esperanto@John:12:17 @ La homamaso do, kiu cxeestis kun li, kiam li elvokis Lazaron el la tombo, kaj levis lin el la mortintoj, atestis pri li.

esperanto@John:12:18 @ Pro tio ankaux la homamaso iris al li renkonte, cxar ili sciigxis, ke li faris tiun signon.

esperanto@John:12:19 @ La Fariseoj do diris inter si:Vidu, kiel nenio prosperis al vi; jen la mondo eliris post li.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: