John:12:20-36
Seeker Overlay ON
*
Kaj inter tiuj ,
kiuj alvojagxis por adorklinigxi cxe la festo ,
estis iuj Grekoj ;
*
tiuj do venis al Filipo ,
kiu estis el Betsaida Galilea ,
kaj petis lin ,
dirante:Sinjoro ,
ni volas vidi Jesuon .
*
Filipo venis kaj sciigis Andreon ;
kaj poste Andreo kaj Filipo venis kaj sciigis Jesuon .
*
Sed Jesuo respondis al ili ,
dirante:Venis la horo ,
por ke la Filo de homo estu glorata .
*
Vere ,
vere ,
mi diras al vi:Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas ,
gxi restas sola ;
sed se gxi mortas ,
gxi donas multe da frukto .
*
Kiu amas sian vivon ,
tiu gxin perdas ;
kaj kiu malamas sian vivon en cxi tiu mondo ,
tiu gxin konservos gxis eterna vivo .
*
Se iu min servas ,
tiu sekvu min ;
kaj kie mi estas ,
tie ankaux estos mia servanto ;
se iu min servas ,
tiun la Patro honoros .
*
Nun maltrankviligxas mia animo ;
kaj kion mi diru ?
Patro ,
savu min el cxi tiu horo .
Sed por tio mi venis gxis cxi tiu horo .
*
Patro ,
gloru Vian nomon .
Tiam vocxo venis el la cxielo:Mi jam gloris gxin kaj denove gloros .
*
Do la apudstaranta homamaso ,
auxdinte ,
diris ,
ke tondris ;
aliaj diris:Angxelo parolis al li .
*
Jesuo respondis kaj diris:Ne por mi venis tiu vocxo ,
sed por vi .
*
Nun estas la jugxo de cxi tiu mondo ;
nun la estro de cxi tiu mondo estos elpelita .
*
Kaj mi ,
se mi estos suprenlevita de sur la tero ,
altiros al mi cxiujn homojn .
*
Tion li diris ,
per aludo montrante ,
per kia morto li mortos .
*
La homamaso respondis al li:Ni auxdis el la legxo ,
ke la Kristo restados por cxiam ;
kaj kiel vi diras:La Filo de homo devas esti suprenlevita ?
Kiu estas cxi tiu Filo de homo ?
*
Jesuo do diris al ili:Ankoraux mallongan tempon estas la lumo kun vi .
Iradu ,
dum vi havas la lumon ,
por ke la mallumo ne venu sur vin ;
cxar tiu ,
kiu iradas en mallumo ,
ne scias ,
kien li iras .
*
Dum vi havas lumon ,
kredu al la lumo ,
por ke vi farigxu filoj de lumo .
Tion parolis Jesuo ,
kaj li foriris ,
kaj sin kasxis for de ili .