John:15:1-17
Seeker Overlay ON
*
Mi estas la vera vinberarbo ,
kaj mia Patro estas la kultivisto .
*
CXiun nefruktodonan brancxon en mi Li forprenas ;
kaj cxiun fruktodonan brancxon Li purigas ,
por ke gxi donu pli da frukto .
*
Jam vi estas puraj pro la vorto ,
kiun mi parolis al vi .
*
Restadu en mi ,
kaj mi en vi .
Kiel la brancxo ne povas de si mem doni frukton ,
se gxi ne restas en la vinberarbo ,
tiel ankaux vi ne povas ,
se vi ne restas en mi .
*
Mi estas la vinberarbo ;
vi estas la brancxoj ;
kiu restadas en mi ,
kaj mi en li ,
tiu donas multe da frukto ;
cxar sen mi vi nenion povas fari .
*
Se iu ne restas en mi ,
tiu estas eljxetita ,
kiel la brancxo ,
kaj sekigxas ;
kaj oni ilin kolektas kaj jxetas en fajron ,
kaj ili brulas .
*
Se vi restadas en mi ,
kaj miaj vortoj restadas en vi ,
petu kion ajn vi volos ,
kaj tio estos farita por vi .
*
En tio mia Patro estas glorata ,
ke vi donas multe da frukto ;
kaj vi estos miaj discxiploj .
*
Kiel la Patro min amis ,
tiel mi ankaux vin amis ;
restadu en mia amo .
*
Se vi observos miajn ordonojn ,
vi restados en mia amo tiel same ,
kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo .
*
Tion mi parolis al vi ,
por ke mia gxojo en vi restadu ,
kaj via gxojo estu plena .
*
Jen estas mia ordono:ke vi amu unu alian tiel same ,
kiel mi vin amis .
*
Neniu havas amon pli grandan ol tio ,
ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj .
*
Vi estas miaj amikoj ,
se vi faras tion ,
kion mi al vi ordonas .
*
Mi jam ne nomas vin sklavoj ,
cxar la sklavo ne scias ,
kion lia sinjoro faras ;
sed mi nomis vin amikoj ,
cxar cxion ,
kion mi auxdis de mia Patro ,
mi sciigis al vi .
*
Vi ne elektis min ,
sed mi elektis vin ,
kaj starigis vin ,
por ke vi iru kaj donu frukton ,
kaj ke via frukto dauxru ;
por ke la Patro donu al vi cxion ajn ,
kion vi petos de Li en mia nomo .
*
Tion mi ordonas al vi ,
por ke vi amu unu la alian .