John:16:5-16




esperanto@John:16:5 @ Sed nun mi foriras al Tiu, kiu min sendis; kaj neniu el vi demandas min:Kien vi iras?

esperanto@John:16:6 @ Sed cxar mi tiel parolis al vi, malgxojo plenigis vian koron.

esperanto@John:16:7 @ Tamen mi diras al vi la veron:Estas bone por vi, ke mi foriros; cxar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi.

esperanto@John:16:8 @ Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj jugxon:

esperanto@John:16:9 @ rilate pekon, cxar ili ne kredas al mi;

esperanto@John:16:10 @ rilate justecon, cxar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne rigardas min;

esperanto@John:16:11 @ rilate jugxon, cxar la estro de cxi tiu mondo estas jugxita.

esperanto@John:16:12 @ Mi havas ankoraux multon por diri al vi, sed vi ne povas gxin nun elporti.

esperanto@John:16:13 @ Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en cxian veron; cxar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li auxdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn.

esperanto@John:16:14 @ Li gloros min, cxar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.

esperanto@John:16:15 @ CXio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.

esperanto@John:16:16 @ Mallongan tempon, kaj vi jam ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: