John:4:43-54




esperanto@John:4:43 @ Kaj post la du tagoj li foriris de tie en Galileon.

esperanto@John:4:44 @ CXar Jesuo mem atestis, ke profeto ne havas honoron en sia propra lando.

esperanto@John:4:45 @ Kiam do li venis en Galileon, la Galileanoj akceptis lin, cxar ili jam vidis cxion, kion li faris en Jerusalem dum la festo; cxar ili ankaux iris al la festo.

esperanto@John:4:46 @ Li revenis en Kanan Galilean, kie li faris la akvon vino. Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum.

esperanto@John:4:47 @ Kiam li auxdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; cxar li preskaux mortis.

esperanto@John:4:48 @ Jesuo do diris al li:Se vi ne vidas signojn kaj mirindajxojn, vi tute ne kredos.

esperanto@John:4:49 @ La kortegano diris al li:Sinjoro, malsupreniru, antaux ol mia fileto mortos.

esperanto@John:4:50 @ Jesuo diris al li:Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris.

esperanto@John:4:51 @ Dum li ankoraux malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante:Via filo vivas.

esperanto@John:4:52 @ Li demandis al ili pri la horo, kiam li ekresanigxis. Ili respondis al li:Hieraux je la sepa horo la febro lin forlasis.

esperanto@John:4:53 @ Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li:Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo.

esperanto@John:4:54 @ CXi tiun jam la duan signon faris Jesuo, veninte el Judujo en Galileon.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: