John:7:14-24




esperanto@John:7:14 @ Sed cxirkaux la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis.

esperanto@John:7:15 @ Kaj la Judoj miris, dirante:Kiel cxi tiu scias skribojn, neniam lerninte?

esperanto@John:7:16 @ Jesuo respondis al ili kaj diris:Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis.

esperanto@John:7:17 @ Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, cxu gxi estas de Dio, aux cxu mi parolas nur el mi mem.

esperanto@John:7:18 @ Kiu parolas el si mem, tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu, kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li.

esperanto@John:7:19 @ CXu Moseo ne donis al vi la legxon? kaj neniu el vi observas la legxon. Kial vi celas mortigi min?

esperanto@John:7:20 @ La homamaso respondis:Vi havas demonon; kiu celas mortigi vin?

esperanto@John:7:21 @ Jesuo respondis kaj diris al ili:Mi faris unu faron, kaj vi cxiuj miras pro tio.

esperanto@John:7:22 @ Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen gxi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron.

esperanto@John:7:23 @ Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea legxo, cxu vi koleras kontraux mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato?

esperanto@John:7:24 @ Ne jugxu laux sxajno, sed jugxu justan jugxon.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: