John:7:25-44
Seeker Overlay ON
*
Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris:CXu li ne estas tiu ,
kiun oni celas mortigi ?
*
Kaj jen li parolas maltime ,
kaj ili diras al li nenion .
CXu eble la estraro certe scias ,
ke cxi tiu estas la Kristo ?
*
Tamen ni scias ,
de kie cxi tiu estas ;
sed kiam la Kristo venos ,
neniu scios ,
de kie li estas .
*
Jesuo do ,
instruante en la templo ,
ekkriis kaj diris:Vi jam min konas ,
kaj vi ankaux scias ,
de kie mi estas ;
kaj mi ne venis de mi mem ;
sed Tiu ,
kiu min sendis ,
estas vera ,
sed Lin vi ne konas .
*
Mi Lin konas ,
cxar mi estas de Li ;
kaj Li min sendis .
*
Oni do celis kapti lin ;
sed neniu metis sur lin sian manon ,
cxar lia horo ankoraux ne venis .
*
Kaj multaj el la homamaso kredis al li ,
kaj diris:Kiam la Kristo venos ,
cxu li faros pli multe da signoj ,
ol cxi tiu faris ?
*
La Fariseoj auxdis la amason murmuranta tion pri li ,
kaj la cxefpastroj kaj la Fariseoj sendis oficistojn ,
por kapti lin .
*
Jesuo do diris al ili:Ankoraux iom da tempo mi estas kun vi ,
kaj mi foriras al Tiu ,
kiu min sendis .
*
Vi min sercxos kaj ne trovos ;
kaj kie mi estas ,
vi ne povas tien veni .
*
Tial la Judoj inter si diris:Kien cxi tiu iros ,
ke ni lin ne trovos ?
cxu li iros al la disjxetitoj inter la Grekoj kaj instruos la Grekojn ?
*
Kia diro estas tio ,
kion li diris:Vi min sercxos kaj ne trovos ,
kaj:Kie mi estas ,
vi ne povas tien veni ?
*
En la lasta tago ,
la granda tago de la festo ,
Jesuo staris kaj kriis ,
dirante:Se iu soifas ,
tiu venu al mi kaj trinku .
*
Kiu kredas al mi ,
kiel la Skribo diris ,
el ties ventro fluos riveroj da viva akvo .
*
Sed tion li diris pri la Spirito ,
kiun estis ricevontaj tiuj ,
kiuj kredis al li ;
cxar la Spirito ankoraux ne estis donita ,
cxar Jesuo ankoraux ne estis glorita .
*
Iuj do el la homamaso ,
auxdinte tiujn vortojn ,
diris:Vere cxi tiu estas la Profeto .
*
Aliaj diris:CXi tiu estas la Kristo .
Sed kelkaj diris:Tamen cxu el Galileo la Kristo venas ?
*
CXu la Skribo ne diris ,
ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilagxo Bet-Lehxem ,
kie David estis ?
*
Tiel farigxis pro li malkonsento inter la homamaso .
*
Kaj iuj el ili volis kapti lin ,
sed neniu metis sur lin la manojn .