John:7:25-44




esperanto@John:7:25 @ Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris:CXu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi?

esperanto@John:7:26 @ Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion. CXu eble la estraro certe scias, ke cxi tiu estas la Kristo?

esperanto@John:7:27 @ Tamen ni scias, de kie cxi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas.

esperanto@John:7:28 @ Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris:Vi jam min konas, kaj vi ankaux scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas.

esperanto@John:7:29 @ Mi Lin konas, cxar mi estas de Li; kaj Li min sendis.

esperanto@John:7:30 @ Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, cxar lia horo ankoraux ne venis.

esperanto@John:7:31 @ Kaj multaj el la homamaso kredis al li, kaj diris:Kiam la Kristo venos, cxu li faros pli multe da signoj, ol cxi tiu faris?

esperanto@John:7:32 @ La Fariseoj auxdis la amason murmuranta tion pri li, kaj la cxefpastroj kaj la Fariseoj sendis oficistojn, por kapti lin.

esperanto@John:7:33 @ Jesuo do diris al ili:Ankoraux iom da tempo mi estas kun vi, kaj mi foriras al Tiu, kiu min sendis.

esperanto@John:7:34 @ Vi min sercxos kaj ne trovos; kaj kie mi estas, vi ne povas tien veni.

esperanto@John:7:35 @ Tial la Judoj inter si diris:Kien cxi tiu iros, ke ni lin ne trovos? cxu li iros al la disjxetitoj inter la Grekoj kaj instruos la Grekojn?

esperanto@John:7:36 @ Kia diro estas tio, kion li diris:Vi min sercxos kaj ne trovos, kaj:Kie mi estas, vi ne povas tien veni?

esperanto@John:7:37 @ En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante:Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku.

esperanto@John:7:38 @ Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo.

esperanto@John:7:39 @ Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; cxar la Spirito ankoraux ne estis donita, cxar Jesuo ankoraux ne estis glorita.

esperanto@John:7:40 @ Iuj do el la homamaso, auxdinte tiujn vortojn, diris:Vere cxi tiu estas la Profeto.

esperanto@John:7:41 @ Aliaj diris:CXi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris:Tamen cxu el Galileo la Kristo venas?

esperanto@John:7:42 @ CXu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilagxo Bet-Lehxem, kie David estis?

esperanto@John:7:43 @ Tiel farigxis pro li malkonsento inter la homamaso.

esperanto@John:7:44 @ Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: