John:8:31-41
esperanto@John:8:31 @ Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li:Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj discxiploj;
esperanto@John:8:32 @ kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos.
esperanto@John:8:33 @ Ili respondis al li:Ni estas idaro de Abraham, kaj ankoraux al neniu ni estis sklavoj; kial vi diras:Vi estos liberigitaj?
esperanto@John:8:34 @ Jesuo respondis al ili:Vere, vere, mi diras al vi:CXiu, kiu faras pekon, estas sklavo de peko.
esperanto@John:8:35 @ Kaj la sklavo ne cxiam restas en la domo, sed la filo cxiam restas.
esperanto@John:8:36 @ Se do la Filo vin liberigos, vi estos efektive liberaj.
esperanto@John:8:37 @ Mi scias, ke vi estas idaro de Abraham; sed vi celas mortigi min, cxar mia vorto ne progresas en vi.
esperanto@John:8:38 @ Mi parolas tion, kion mi vidis cxe mia Patro; kaj vi ankaux faras tion, kion vi vidis cxe via patro.
esperanto@John:8:39 @ Ili respondis kaj diris al li:Nia patro estas Abraham. Jesuo diris al ili:Se vi estus Abrahamidoj, vi farus la farojn de Abraham.
esperanto@John:8:40 @ Sed nun vi celas mortigi min, homon, kiu parolis al vi la veron, kiun mi auxdis de Dio; tion Abraham ne faris.
esperanto@John:8:41 @ Vi faras la farojn de via patro. Tiam ili diris al li:Ni ne naskigxis per malcxasteco; unu Patron ni havas, Dion.