John:8:48-59




esperanto@John:8:48 @ La Judoj respondis kaj diris al li:CXu ne prave ni diras, ke vi estas Samariano kaj havas demonon?

esperanto@John:8:49 @ Jesuo respondis:Mi ne havas demonon; sed mi honoras mian Patron, kaj vi min malhonoras.

esperanto@John:8:50 @ Sed mi ne sercxas mian gloron:estas Unu, kiu sercxas kaj jugxas.

esperanto@John:8:51 @ Vere, vere, mi diras al vi:Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam vidos.

esperanto@John:8:52 @ La Judoj diris al li:Nun ni scias, ke vi havas demonon. Mortis Abraham, kaj la profetoj; kaj vi diras:Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam gustumos.

esperanto@John:8:53 @ CXu vi estas pli granda ol nia patro Abraham, kiu mortis? kaj la profetoj mortis; kiu vi pretendas esti?

esperanto@John:8:54 @ Jesuo respondis:Se mi gloros min mem, mia gloro estas nenio; Tiu, kiu min gloras, estas mia Patro, pri kiu vi diras, ke Li estas via Dio;

esperanto@John:8:55 @ kaj vi Lin ne konis, sed mi Lin konas; kaj se mi diros, ke mi Lin ne konas, mi estos, kiel vi, mensoganto; sed mi Lin konas, kaj observas Lian vorton.

esperanto@John:8:56 @ Via patro Abraham gxojegis vidi mian tagon, kaj li vidis kaj estis ravita.

esperanto@John:8:57 @ Tiam la Judoj diris al li:Vi ankoraux ne estas kvindekjara, kaj cxu vi vidis Abrahamon?

esperanto@John:8:58 @ Jesuo diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Antaux ol naskigxis Abraham, mi ekzistas.

esperanto@John:8:59 @ Tiam ili prenis sxtonojn, por jxeti sur lin; sed Jesuo sin kasxis, kaj eliris el la templo.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: