John:9:35-41
Seeker Overlay ON
*
Jesuo auxdis ,
ke ili forpelis lin ;
kaj trovinte lin ,
li diris al li:CXu vi kredas al la Filo de Dio ?
*
Li respondis kaj diris:Kiu li estas ,
Sinjoro ,
por ke mi kredu al li ?
*
Jesuo diris al li:Vi lin vidis ;
kaj li estas tiu ,
kiu parolas kun vi .
*
Kaj li diris:Sinjoro ,
mi kredas .
Kaj li adorklinigxis al li .
*
Kaj Jesuo diris:Por jugxo mi venis en cxi tiun mondon ,
por ke la nevidantoj vidu ,
kaj ke la vidantoj farigxu blindaj .
*
Kaj tion auxdis tiuj el la Fariseoj ,
kiuj estis kun li ;
kaj ili diris al li:CXu ni ankaux estas blindaj ?
*
Jesuo diris al ili:Se vi estus blindaj ,
vi ne havus pekon ;
sed nun vi diras:Ni vidas ;
via peko do restas .