esperanto Judges:8:28-35 SEEK
Seeker Overlay ON
*
Kaj humiligxis la Midjanidoj antaux la Izraelidoj kaj ne levis plu sian kapon .
Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj en la tempo de Gideon .
*
Kaj Jerubaal ,
filo de Joasx ,
iris kaj eklogxis en sia domo .
*
Kaj Gideon havis sepdek filojn ,
kiuj eliris el liaj lumboj ,
cxar li havis multe da edzinoj .
*
Kaj lia kromvirino ,
kiu estis en SXehxem ,
ankaux naskis al li filon ,
kaj li donis al li la nomon Abimelehx .
*
Kaj Gideon ,
filo de Joasx ,
mortis en tre maljuna ago ;
kaj oni enterigis lin en la tombo de Joasx ,
lia patro ,
en Ofra de la Abiezridoj .
*
Kiam Gideon mortis ,
la Izraelidoj denove malcxaste sekvis la Baalojn kaj elektis al si Baal-Beriton kiel sian dion .
*
Kaj la Izraelidoj ne memoris la Eternulon ,
sian Dion ,
kiu savadis ilin el la manoj de cxiuj iliaj malamikoj cxirkauxe .
*
Kaj ili ne estis favorkoraj al la domo de Jerubaal-Gideon rekompence al la tuta bono ,
kiun li faris al Izrael .