Luke:1:57-66
esperanto@Luke:1:57 @ Kaj venis por Elizabeto la tempo, en kiu sxi devis naski; kaj sxi naskis filon.
esperanto@Luke:1:58 @ Kaj sxiaj najbaroj kaj sxiaj parencoj auxdis, ke la Eternulo pligrandigis Sian bonecon al sxi; kaj ili gxojis kun sxi.
esperanto@Luke:1:59 @ Kaj en la oka tago oni venis, por cirkumcidi la infaneton; kaj ili eknomis lin Zehxarja, laux la nomo de lia patro.
esperanto@Luke:1:60 @ Kaj lia patrino responde diris:Tute ne; sed li estos nomata Johano.
esperanto@Luke:1:61 @ Kaj ili diris al sxi:El via parencaro estas neniu, kiu estas nomata per tiu nomo.
esperanto@Luke:1:62 @ Kaj ili faris signojn al lia patro pri tio, kiel li volas, ke li estu nomata.
esperanto@Luke:1:63 @ Kaj li petis tabuleton, kaj skribis jene:Lia nomo estas Johano. Kaj cxiuj miris.
esperanto@Luke:1:64 @ Kaj tuj lia busxo malfermigxis, kaj lia lango liberigxis; kaj li parolis, glorante Dion.
esperanto@Luke:1:65 @ Kaj timo venis sur cxiujn, kiuj logxis cxirkaux ili, kaj tra la tuta monta regiono de Judujo disvastigxis rakonto pri cxio tio.
esperanto@Luke:1:66 @ Kaj cxiuj auxdantoj konservis tion en sia koro, dirante:Kia do estos cxi tiu knabeto? CXar la mano de la Eternulo estis kun li.