Luke:12:22-34
Seeker Overlay ON
*
Kaj li diris al siaj discxiploj:Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo ,
kion vi mangxu ;
nek pri via korpo ,
kion vi surmetu .
*
CXar la vivo estas pli ol nutrajxo ,
kaj la korpo pli ol vestajxo .
*
Pripensu la korvojn ,
ke ili ne semas ,
nek rikoltas ,
kaj ne havas provizejon nek grenejon ;
kaj Dio nutras ilin ;
kiom pli vi valoras ,
ol la birdoj !
*
Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo ?
*
Se do vi ne povas fari ecx la plej malgrandan aferon ,
kial vi zorgas pri la ceteraj ?
*
Pripensu la liliojn ,
kiel ili kreskas ;
ili ne laboras ,
nek sxpinas ;
tamen mi diras al vi:Ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita tiel ,
kiel unu el cxi tiuj .
*
Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon ,
kiu hodiaux ekzistas ,
kaj morgaux estos jxetata en fornon ,
kiom pli certe Li vestos vin ,
ho malgrandfiduloj !
*
Kaj ne sercxu ,
kion vi mangxos ,
kaj kion vi trinkos ,
kaj ne estu dubemaj .
*
CXar pri cxio tio sercxas la nacioj de la mondo ;
sed via Patro scias ,
ke vi tion bezonas .
*
Sed celu Lian regnon ,
kaj cxio tio estos aldonita al vi .
*
Ne timu ,
malgranda grego ;
cxar bone placxis al la Patro doni al vi la regnon .
*
Vendu viajn posedajxojn ,
kaj donu almozon ;
faru por vi monujojn ,
kiuj ne farigxos malnovaj ,
trezoron ne mankontan en la cxielo ,
kie sxtelisto ne alproksimigxas kaj tineo ne detruas .
*
CXar kie estas via trezoro ,
tie estos ankaux via koro .