Luke:12:22-34




esperanto@Luke:12:22 @ Kaj li diris al siaj discxiploj:Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu; nek pri via korpo, kion vi surmetu.

esperanto@Luke:12:23 @ CXar la vivo estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo.

esperanto@Luke:12:24 @ Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj!

esperanto@Luke:12:25 @ Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?

esperanto@Luke:12:26 @ Se do vi ne povas fari ecx la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj?

esperanto@Luke:12:27 @ Pripensu la liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas; tamen mi diras al vi:Ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita tiel, kiel unu el cxi tiuj.

esperanto@Luke:12:28 @ Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu hodiaux ekzistas, kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj!

esperanto@Luke:12:29 @ Kaj ne sercxu, kion vi mangxos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj.

esperanto@Luke:12:30 @ CXar pri cxio tio sercxas la nacioj de la mondo; sed via Patro scias, ke vi tion bezonas.

esperanto@Luke:12:31 @ Sed celu Lian regnon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.

esperanto@Luke:12:32 @ Ne timu, malgranda grego; cxar bone placxis al la Patro doni al vi la regnon.

esperanto@Luke:12:33 @ Vendu viajn posedajxojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne farigxos malnovaj, trezoron ne mankontan en la cxielo, kie sxtelisto ne alproksimigxas kaj tineo ne detruas.

esperanto@Luke:12:34 @ CXar kie estas via trezoro, tie estos ankaux via koro.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: