esperanto Luke:13:10-17
esperanto@Luke:13:10 @ Kaj li instruadis en unu el la sinagogoj en la sabato.
esperanto@Luke:13:11 @ Kaj jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco; kaj sxi estis kunkurbita kaj neniel povis levigxi.
esperanto@Luke:13:12 @ Kaj vidinte sxin, Jesuo vokis sxin, kaj diris:Virino, vi estas liberigita el via malforteco.
esperanto@Luke:13:13 @ Kaj li metis sur sxin la manojn, kaj sxi tuj rektigxis kaj gloris Dion.
esperanto@Luke:13:14 @ Kaj la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso:Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago.
esperanto@Luke:13:15 @ Sed la Sinjoro respondis al li kaj diris:Ho hipokrituloj! cxu ne cxiu el vi en la sabato malligas sian bovon aux sian azenon el la stalo, kaj forkondukas gxin, por trinkigi?
esperanto@Luke:13:16 @ Kaj cxu ne devis cxi tiu virino, estante filino de Abraham, ligite de Satano jen dek ok jarojn, esti malligita el cxi tiu kateno en la sabata tago?
esperanto@Luke:13:17 @ Kaj kiam li tion diris, cxiuj liaj kontrauxuloj hontigxis; kaj la tuta homamaso gxojis pro cxiuj gloraj agoj, faritaj de li.