Luke:15:11-32
Seeker Overlay ON
*
Kaj li diris:Unu viro havis du filojn ;
*
kaj la pli juna diris al sia patro:Patro ,
donu al mi la heredotan parton de la havo .
Kaj li dividis inter ili siajn vivrimedojn .
*
Kaj post ne multaj tagoj la pli juna ,
kolektinte cxion ,
forvojagxis al malproksima lando ;
kaj tie li disperdis sian havon per dibocxa vivado .
*
Kaj kiam li jam elspezis cxion ,
forta malsato okazis en tiu lando ,
kaj li komencis havi mankon .
*
Kaj li iris ,
kaj aligxis al unu el la logxantoj de tiu lando ;
kaj cxi tiu lin sendis sur siajn kampojn ,
por pasxti porkojn .
*
Kaj li deziris plenigi sian ventron per la karoboj ,
kiujn la porkoj mangxis ;
kaj neniu donis al li .
*
Sed reveninte al si ,
li diris:Kiom da dungitoj de mia patro havas panon abunde ,
sed mi cxi tie pereas de malsato !
*
Mi levigxos ,
kaj iros al mia patro ,
kaj mi diros al li:Patro ,
mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi ;
*
mi jam ne meritas esti nomata via filo ;
faru min kiel unu el viaj dungitoj .
*
Kaj li levigxis ,
kaj iris al sia patro .
Sed kiam li estis ankoraux malproksime ,
lia patro lin vidis kaj kortusxigxis ,
kaj kurinte ,
falis sur lian kolon kaj lin kisadis .
*
Kaj la filo diris al li:Patro ,
mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi ,
kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo .
*
Kaj diris la patro al siaj servistoj:Alportu rapide la cxefan robon ,
kaj lin vestu ,
kaj metu ringon sur lian manon kaj sxuojn sur liajn piedojn ;
*
kaj alportu la grasigitan bovidon kaj bucxu gxin ,
kaj ni mangxu kaj estu gajaj ;
*
cxar cxi tiu mia filo estis mortinta ,
kaj denove vivas ;
li estis perdita ,
kaj estas trovita .
Kaj ili komencis esti gajaj .
*
Sed la pli maljuna filo estis sur la kampo ;
kaj kiam li venis kaj alproksimigxis al la domo ,
li auxdis muzikon kaj dancadon .
*
Kaj li alvokis unu el la knaboj ,
kaj demandis lin ,
kio estas tio .
*
Kaj li diris al li:Via frato venis ,
kaj via patro bucxis la grasigitan bovidon ,
cxar li ricevis lin sana .
*
Sed li koleris ,
kaj ne volis eniri ;
kaj lia patro elvenis ,
kaj lin petegis .
*
Sed li responde diris al sia patro:Jen tiom da jaroj mi servas al vi ,
kaj neniam mi malobeis vian ordonon ,
tamen vi neniam donis al mi kapridon ,
por ke mi estu gaja kun miaj amikoj ;
*
sed kiam venis cxi tiu via filo ,
kiu formangxis vian havon kun malcxastistinoj ,
vi bucxis por li la grasigitan bovidon .
*
Kaj li diris al li:Filo ,
vi estas cxiam kun mi ,
kaj cxio mia estas via .
*
Sed konvenis esti gajaj kaj gxoji ;
cxar cxi tiu via frato estis mortinta ,
kaj denove vivas ;
li estis perdita ,
kaj estas trovita .