Luke:15:11-32




esperanto@Luke:15:11 @ Kaj li diris:Unu viro havis du filojn;

esperanto@Luke:15:12 @ kaj la pli juna diris al sia patro:Patro, donu al mi la heredotan parton de la havo. Kaj li dividis inter ili siajn vivrimedojn.

esperanto@Luke:15:13 @ Kaj post ne multaj tagoj la pli juna, kolektinte cxion, forvojagxis al malproksima lando; kaj tie li disperdis sian havon per dibocxa vivado.

esperanto@Luke:15:14 @ Kaj kiam li jam elspezis cxion, forta malsato okazis en tiu lando, kaj li komencis havi mankon.

esperanto@Luke:15:15 @ Kaj li iris, kaj aligxis al unu el la logxantoj de tiu lando; kaj cxi tiu lin sendis sur siajn kampojn, por pasxti porkojn.

esperanto@Luke:15:16 @ Kaj li deziris plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj mangxis; kaj neniu donis al li.

esperanto@Luke:15:17 @ Sed reveninte al si, li diris:Kiom da dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi cxi tie pereas de malsato!

esperanto@Luke:15:18 @ Mi levigxos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li:Patro, mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi;

esperanto@Luke:15:19 @ mi jam ne meritas esti nomata via filo; faru min kiel unu el viaj dungitoj.

esperanto@Luke:15:20 @ Kaj li levigxis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraux malproksime, lia patro lin vidis kaj kortusxigxis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis.

esperanto@Luke:15:21 @ Kaj la filo diris al li:Patro, mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo.

esperanto@Luke:15:22 @ Kaj diris la patro al siaj servistoj:Alportu rapide la cxefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj sxuojn sur liajn piedojn;

esperanto@Luke:15:23 @ kaj alportu la grasigitan bovidon kaj bucxu gxin, kaj ni mangxu kaj estu gajaj;

esperanto@Luke:15:24 @ cxar cxi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj.

esperanto@Luke:15:25 @ Sed la pli maljuna filo estis sur la kampo; kaj kiam li venis kaj alproksimigxis al la domo, li auxdis muzikon kaj dancadon.

esperanto@Luke:15:26 @ Kaj li alvokis unu el la knaboj, kaj demandis lin, kio estas tio.

esperanto@Luke:15:27 @ Kaj li diris al li:Via frato venis, kaj via patro bucxis la grasigitan bovidon, cxar li ricevis lin sana.

esperanto@Luke:15:28 @ Sed li koleris, kaj ne volis eniri; kaj lia patro elvenis, kaj lin petegis.

esperanto@Luke:15:29 @ Sed li responde diris al sia patro:Jen tiom da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj;

esperanto@Luke:15:30 @ sed kiam venis cxi tiu via filo, kiu formangxis vian havon kun malcxastistinoj, vi bucxis por li la grasigitan bovidon.

esperanto@Luke:15:31 @ Kaj li diris al li:Filo, vi estas cxiam kun mi, kaj cxio mia estas via.

esperanto@Luke:15:32 @ Sed konvenis esti gajaj kaj gxoji; cxar cxi tiu via frato estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: