Luke:22:54-62




esperanto@Luke:22:54 @ Kaj ili kaptis lin, kaj forkondukinte, venigis lin en la domon de la cxefpastro. Sed Petro sekvis malproksime.

esperanto@Luke:22:55 @ Kaj kiam oni ekbruligis fajron meze de la korto kaj sidis kune, Petro sidigxis meze de ili.

esperanto@Luke:22:56 @ Kaj unu servantino, vidante lin sidantan en la fajrolumo, kaj fikse rigardinte lin, diris:

esperanto@Luke:22:57 @ CXi tiu ankaux estis kun li. Sed li malkonfesis, dirante:Virino, mi lin ne konas.

esperanto@Luke:22:58 @ Kaj post iom da tempo alia vidis lin, kaj diris:Vi ankaux estas el ili. Sed Petro diris:Viro, mi ne estas.

esperanto@Luke:22:59 @ Kaj post la dauxro de unu horo proksimume, alia asertis persiste, dirante:Vere, cxi tiu ankaux estis kun li, cxar li estas Galileano.

esperanto@Luke:22:60 @ Sed Petro diris:Viro, mi ne scias, kion vi diras. Kaj tuj, dum li ankoraux parolis, la koko kriis.

esperanto@Luke:22:61 @ Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li:Antaux ol koko krios hodiaux, vi trifoje min malkonfesos.

esperanto@Luke:22:62 @ Kaj li eliris, kaj maldolcxe ploris.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: